Bergov (germane Bergau) estas vilaĝo en Ĉeĥio, loka parto (baza sidej-unuo) de municipo Vlčice. Ĝi troviĝas proksimume 1 km sudoriente de Vlčice sur ŝoseo al Žulová. Vivas ĉi tie 29 loĝantoj (2021).

Bergov
germane Bergau
vilaĝo
Domoj ĉe ĉefa ŝoseo
Oficiala nomo: Bergov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Vlčice
Historia regiono Silezio
Montaro Riĥleba montaro
Domoj 15 2010
Situo Bergov
 - alteco 371 m s. m.
 - koordinatoj 50° 20′ 10″ N 17° 03′ 13″ O / 50.33611 °N, 17.05361 °O / 50.33611; 17.05361 (mapo)
Loĝantaro 29 (2021)
Fondo 1800
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 790 67
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bergov
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La malgranda domaro Bergov estis fondita per parceligo de senjoraj grundoj nur en la jaro 1800. Ĝi estis konsisto de senjorujo Vlčice kaj ekde la pereo de patrimonia administrado en la jaro 1850 ĝi estas parto de municipo Vlčice.

Al la posedantoj de ĉi tiea grandbieno apartenis ĉi tiea muelejo kaj segejo, komence de la 20-a jarcento ĉi tie estis konstruita malpli granda elektrejo. Dank' al pli favora transporta situo - sur ŝoseo I/60 - Bergov-on ne trafis tiel karakteriza postmilita ellandigo kiel plimulto de aliaj malpli grandaj domaroj en Riĥleba montaro.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869110
1880104
189092
190075
191064
192187
JaroLoĝantoj
193091
195052
196142
197050
198060
199148
JaroLoĝantoj
200132
201130
202129

En Bergov estas registritaj 15 adresoj, ĉiuj daŭraj objektoj. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 13 domoj, ĉiuj daŭre loĝigitaj.

Fotogalerio redakti