Beringen SH

komunumo de Svislando
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Beringen

Beringen estas komunumo en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 3407 loĝantojn je la 31-a de januaro 2009, kiu nombro post integriĝo de Guntmadingen kreskis al 3789 je la 1-a de januaro 2013.

Beringen
Blazono de Beringen
Blazono de Beringen
Blazono de Beringen
Rigardo al Beringen ek de la Randen-Turo
Rigardo al Beringen ek de la Randen-Turo
Rigardo al Beringen ek de la Randenturo
komunumo en Svislando
Kantono Ŝafhaŭzo
Distrikto Ne estas distriktoj en Kantono Ŝafhaŭzo.
Koordinatoj  47° 41′ 54″ N 8° 34′ 21″ O / 47.69833 °N, 8.57250 °O / 47.69833; 8.57250 (mapo)Koordinatoj: 47° 41′ 54″ N 8° 34′ 21″ O / 47.69833 °N, 8.57250 °O / 47.69833; 8.57250 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3789
Areo 18,64 km²
Alteco 456 m super marnivelo
Poŝtkodo 8222 Beringen
8223 Guntmadingen
Komunumkodo 2932
Map de Beringen
Map de Beringen
Situa mapo de Beringen
vdr

Geografio redakti

Beringen en la kampara regiono de Klettgau ĉe la piedo de la montoĉeono Randen. Ĝi estis origine kampara vilaĝo sed kun la industriigo de la urbo Ŝafhaŭzo ankaŭ Beringen mem fariĝis pli kaj pli industria kaj hodiaŭ estas parto de la aglomeraĵo de Ŝafhaŭzo. Ek de la 1-a de januaro 2013 ankaŭ Guntmadingen apartenas al la komunumo Beringen.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 18,64 km², de kiuj 58,7% estas kovritaj de arbaro, 29,9% servas por agrikulturo kaj 10,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

Beringen limas en nordo al la komunumoj Siblingen kaj Hemmental, en oriento al Ŝafhaŭzo, en sudo al Neuhausen ĉe Rejn-Akvofalo kaj Jestetten (Baden-Virtembergo-Germanio), kaj en okcidento al Neunkirch kaj Löhningen.

Trafiko redakti

Tra Beringen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13 de Schaffhausen al Waldshut kaj la kantona ĉefvojo n-ro 14 de Schaffhausen al Schleitheim. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A4 situas 5 kilometrojn sudoriente de la komunumo apud Neuhausen ĉe Rejn-Akvofalo. Beringen posedas stacidomon de la tiel nomita Hochrheinbahn de Deutsche Bahn inter Ŝafhaŭzo kaj Bazelo.

Historio redakti

La unua skriba mencio de Beringen datiĝas el la jaro 1090 el donacdokumento de la Grafo Burkhard de Nellenburg al la Monaĥejo Allerheiligen en Ŝafhaŭzo. Dokumento kun la dato 965, en kiu Beringen estas menciita kiel Peringen estas laŭ la Historia Leksikono de Svislando falsado el la 12-a jarcento.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti