Berkovci (Moravske Toplice)

Berkovci, hungare Berkeháza estas tre malgranda vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika subregiono Pomurska, en municipo de Moravske Toplice.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Berkovci situas sur deklivoj, laŭ rojo, laŭ la hungara landlimo, laŭ traira flankovojo. Ĉe la hungara flanko Magyarszombatfa troviĝas.

Historio redakti

Dum la hungara regado oni nombris en Berkeháza 33 domojn kaj 144 homojn. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. Inter 1941-1945 Berkeháza denove apartenis al Hungario, ekde 1991 al Slovenio. Depost 2007 Slovenio kaj Hungario apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj ne estas gardataj, ili estas trapaseblaj senkontrole.