Berlin-Lichtenberg

Tiu ĉi artikolo temas pri unu el pluraj loĝlokoj de la nomo Lichtenberg. Vidu la apartigan liston Lichtenberg.

Lichtenberg [LIŜtenberk] estas unu el 12 urbodistriktoj de Berlino, la ĉefurbo de Germanio. La urbodistrikto kovras areon de 52,29 kvadrataj kilometroj kaj fine de novembro 2009 havis 259 563 loĝantojn - tio rezultigas loĝdenson de 4 961 loĝantoj po km². La distrikto Lichtenberg inter la jaroj 1949 kaj 1990 situis en orienta Berlino, la ĉefurbo de GDR. En la reunigita urbego ĝi troviĝas oriente de la urbocentro, proksimume same for de la norda kaj suda urbolimo. Centro de la urbodistrikto estas la samnoma urba kvartalo Lichtenberg, kaj senpere najbaras la pli suda kvartalo Rummelsburg, kie situas interalie la urba Zamenhof-parko.

Berlin-Lichtenberg
distrikto de Berlino

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 275 142  (2015) [+]
Loĝdenso 5 280 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 52° 32′ N, 13° 30′ O (mapo)52.53333333333313.5Koordinatoj: 52° 32′ N, 13° 30′ O (mapo) [+]
Areo 52,11 km² (5 211 ha) [+]
Berlin-Lichtenberg (Berlino)
Berlin-Lichtenberg (Berlino)
DEC
Berlin-Lichtenberg
Berlin-Lichtenberg
Situo de Berlin-Lichtenberg

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lichtenberg (district of Berlin) [+]
vdr
Lichtenberg
urbodistrikto de Berlino
situo de la urbodistrikto ene de Berlino

Partneraj urboj redakti

  Białołęka, la plej norda urbodistrikto de Varsovio en Pollando, ekde la 22-a de aŭgusto 1995,

  Kaliningrada provinco en Rusio, ekde la 26-a de aprilo 2001,

  kvina urbodistrikto de Maputo en Mozambiko, ekde la 22-a de aŭgusto 1995,

  Distrikto Hajnovska en Pollando, ekde la 21-a de septembro 2001,

  Jurbarkas en Litovio, ekde la 29-a de oktobro 2003,

  Aleksandrio en Egiptio (en preparo).

Literaturo redakti

  • (eo) Fritz Wollenberg, De Zamenhofparko al Rummelsburger See / Vom Zamenhofpark zum Rummelsburger See, Vojaĝo tra Berlino kaj ĝia Esperanto-kulturo / Reise durch Berlin und seine Esperanto-Kultur, Eldonejo Fritz Wollenberg, 2021. Dulingva, kolorilustrita urbogvidilo, ISBN 9783982396507.
  • (de) Jürgen Hofmann: Lichtenberg – Kurze Geschichte eines Berliner Bezirks, Bezirksamt Lichtenberg von Berlin (Hrsg.), Berlin 2013, ISBN 978-3-00-043170-8.