La Bermuda noktardeo (Nyctanassa carcinocatactes) estas formortinta birdospecio de la familio de Ardeedoj el Bermudo. Ĝi estas foje atribuita al la genro Nycticorax. Ĝi estis unuafoje priskribita en 2006 fare de Storrs L. Olson kaj David B. Wingate el subfosilia materialo trovita en kuŝejoj de la Pleistoceno kaj de la Holoceno en kavoj kaj lagetoj de Bermudo. Ties anatomio estis sufiĉe simila al tiu de ties vivanta parenco, nome la Flavkresta noktardeo (N. violacea), sed ĝi havis pli fortikan bekon, pli amasan kranion kaj pli fortikajn malantaŭajn fingrojn. La specializo de la beko kaj de la malantaŭaj fingroj montris, ke ĝi estis ŝajne adaptita al manĝo de terkraboj. Estas ankaŭ fruaj historiaj informoj alude al tiu specio. Ĝi eble iĝis formortinta pro la homa setliĝo ĉe Bermudo en la 17a jarcento.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bermuda noktardeo
Bermuda noktardeo
Bermuda noktardeo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Nyctanassa
Specio: N. carcinocatactes
Nyctanassa carcinocatactes
(Olson & Wingate, 2006)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Referencoj redakti