Bernát Alexander [aleksander], laŭ la hungara skribmaniero Alexander Bernát estis hungara filozofo, esteto, kritikisto, tradukisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio. Lia filo estis Ferenc Alexander.

Bernát Alexander
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aprilo 1850 (1850-04-13)
en Peŝto
Morto 23-an de oktobro 1927 (1927-10-23) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Bernát Alexander
Familio
Infano Ferenc Alexander
Parencoj Alfréd Rényi
Okupo
Okupo filozofo • universitata instruisto
vdr
Memortabulo pri Bernát Alexander

Bernát Alexander naskiĝis la 13-an de aprilo 1850 en Pest (urbo). Li mortis la 23-an de oktobro 1927 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Bernát Alexander devenis el juda familio. Li frekventis universitaton en Pest, poste li profitis stipendiojn en Vieno, Berlino, Göttingen, Lejpcigo, Parizo kaj Londono. Inter 1876-1904 li instruis en Budapeŝto, ekde 1878 ankaŭ en universitato li instruis. En 1911 li komencis verki kritikojn, sed pli frue li redaktis ankaŭ periodaĵojn. Li ofte kontribuis en Athenaeum (revuo). En 1919 li ekloĝis en Svislando kaj Germanio. Li hejmenvenis en 1923.

Verkaro (elekto) redakti

  • A philosophia történetének eszméje, tekintettel a történetre általában 1877
  • Nemzeti szellem a philosophiában (Nacia spirito en la filozofio) 1893
  • Az újkori philosophia története I–II 1900, 1903
  • Shakespeare nagy tragédiáinak lélektani elemzése (Psikologia analizo de grandaj tragedioj de Ŝekspiro) 1902
  • Shakespeare a világirodalomban (Ŝekspiro en la mondliteraturo) 1916
  • Geschichte der Philosophie 1924
  • Tanulmányok. Nagy emberek (Studoj, Famuloj) 1938
  • A művészet (La arto) - elektitaj studoj - 1969

Fontoj redakti