Bernát Ferenc Weisz
WEISZ Bernát Ferenc (vajs) estis hungara grandkomercisto, bankisto, pioniro de la hungara asekurafero naskita en Lugos, la 1-an de aŭgusto 1800 kaj mortinta en Budapeŝto la 31-an de marto 1888.
Bernát Ferenc Weisz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de aŭgusto 1800 en Lugoj |
Morto | 31-an de marto 1888 (87-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | bankisto |
Kariero redakti
Weisz estis en 1826 reprezentanto en Segedo de Trieszti Biztosító (Triesta Asekurofico). Li malfermis vendejon en 1838 en Pest. Li fondis en 1841 bankdomon. Li interkonatiĝis kun politikistoj István Széchenyi, Lajos Kossuth kaj Ferenc Deák. En 1848 Kossuth nomumis li sekciestro en la financministerio. Li iniciatis la establigon de pluraj publikinstitutoj. Li estis unu el fondintoj de la Komerca Akademio, popularigisto de la ideo pri lernejaj ŝparkasoj.
Verko redakti
- Az ingatlanok tűzkártérítésének állami szervezetéről (Pest, 1869);
- Az iskolai takarékpénztárak Magyarországon (Bp., 1878 – 79);
- Az ingatlan állami tűzkártérítés keletkezése és fejlődése Magyarországon (Bp., 1888).