Bernard Clavel (Bernar Klavel) naskiĝis la 29-an de majo 1923 en Lons-le-Saunier (franca Ĵuraso), mortis la 5-an de oktobro 2010 en Chambéry (Savojo) kaj estas entombejigita en Frontenay (Ĵuraso). Li estis franca verkisto, fama ĉefe pro siaj romanoj, sed kiu verkis ankaŭ eseojn, poemojn, porinfanajn rakontaĵojn. Li gajnis la Goncourt-Premion en 1968 pro sia romano « Les Fruits de l’hiver » (la fruktoj de la vintro).

Bernard Clavel
Persona informo
Bernard Clavel
Naskiĝo 29-an de majo 1923 (1923-05-29)
en Lons-le-Saunier
Morto 5-an de oktobro 2010 (2010-10-05) (87-jaraĝa)
en Chambéry
Tombo Cemetery of Frontenay vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Subskribo Bernard Clavel
Profesio
Okupo verkisto • verkisto de porinfana literaturo • artokritikistoĵurnalisto vd
Verkado
Verkoj Les Fruits de l'hiver ❦
Pirates du Rhône ❦
Malataverne ❦
Le Seigneur du fleuve ❦
Cargo pour l'enfer ❦
Les Roses de Verdun ❦
Le Carcajou ❦
Le Soleil des morts ❦
Le Cavalier du Baïkal vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Naskiĝinta en modesta medio, li estis granda memlernanto, kiu komencis kiel kukbakisto metilernanto kiam li estis 14-jara. Poste li praktikis malsamajn perlaborojn antaŭ iĝi ĵurnalisto en la 1950-aj jaroj. Depost la milito, li laboris en la Sociala asekuro kaj ne povis dediĉi sin al literaturo antaŭ 1964. Li vivis kaj vojaĝis en multaj lokoj (i.a en Ĵuraso) kaj fine restis en Savojo.

Lia unua romano L'Ouvrier de la nuit (La Laboristo de la nokto - 1956) estis la unua de cento da libroj kiuj inkluzivis verkojn por junuloj kaj romanojn, kelkfoje arigitajn en sagaoj kiel La grande patience (La granda pacienco, 4 volumoj de 1962 al 1968), Les Colonnes du ciel (La Kolonoj de l'ĉielo, 5 volumoj de 1976 al 1981) aŭ Le Royaume du Nord (La Norda Regno, 6 volumoj de 1983 al 1989).

En sia verkaro, li uzis simplan lingvaĵon kaj donis multan gravecon al humilaj personoj kaj al defendo de humanaj valoroj pridiskutante perforton kaj militon.

Aktivisto redakti

Bernard Clavel estis vigla pacisto kaj favore al homaj rajtoj. Lia verkaro spegulas liajn engaĝiĝojn por Homaj rajtoj. Li estis amiko de ĉiuj pens-tendencoj, anoj de franca sekcio de Internacio de Militrezistantoj (Union pacifiste de France, totala pacisto). Kaj ankaŭ de Terre des Hommes por kiu li verkis romanon "Le massacre des innocents" (1970).

Verkaro redakti

Bernard Clavel famiĝis ĉefe kiel romanisto , sed li verkis ankaŭ fabelojn kaj novelojn por junuloj, multnombrajn artikolojn. Li estas konsiderata kiel bona reprezentanto de la ĝenro t. n. prikampara romano (« roman du terroir »). Li estis produktiva verkisto, kiu eldonis pli ol cent librojn, inter kiuj la plej famaj estas : « L’Espagnol » (La Hispano), « Malataverne » (Malataverno), aŭ la pli malfruaj « Brutus » kaj « La Retraite aux flambeaux » (La torĉluma Procesio). Li gajnis la Goncourt-Premion en 1968 pro sia romano « Les Fruits de l’hiver » (la fruktoj de la vintro).

La personaj arĥivoj de Bernard Clavel kaj lia edzino Josette Pratte (kanada aŭtorino) nun troviĝas en la Kantona kaj Universitata Libraro en Laŭzano, Svisio.

Romanoj (inter centoj da romanoj) redakti

  • L'Espagnol, 1959
  • Malataverne, 1960
  • Le Silence des armes (La silento de la armiloj), 1976
  • Cargo pour l'enfer, 1993
  • L'Arbre qui chante (La kantanta arbo), 1967
  • Les Roses de Verdun, 1994
  • Serio La Grande Patience
    1. La Maison des autres
    2. Celui qui voulait voir la mer
    3. Le Cœur des vivants
    4. Les Fruits de l'hiver
  • Serio Les Colonnes du ciel
    1. La Saison des loups
    2. La Lumière du lac
    3. La Femme de guerre
    4. Marie Bon pain
    5. Compagnons du Nouveau Monde
  • Serio Le Royaume du Nord, kunlaborado kun Josette Pratte
    1. Harricana, 1983
    2. L’Or de la terre, 1984
    3. Miséréré, 1985
    4. Amarok, 1987
    5. L’Angélus du soir, 1988
    6. Maudits sauvages, 1989

Noveloj kaj aliaj verkaĵoj (inter multaj verkoj) redakti

Adaptoj redakti

Kino redakti

Televido redakti

  • La Maison des autres (1977), Jean-Pierre Marchand Bernard Clavel
  • L'hercule sur la place.
  • L'Espagnol (1967), de Jean Prat
  • Le Tambour du bief
  • Le Silence des armes
  • Malataverne
  • La Bourelle
  • Les colonnes du ciel, adapto de Gabriel Axel en 5 epizodoj (90 minutaj)
  1. La saison des loups
  2. La lumière du lac
  3. La femme de guerre
  4. Marie Bon Pain
  5. Compagnons du Nouveau Monde

Rekompencoj redakti

  • Premio Goncourt pro Les Fruits de l'hiver: 1968
  • Membro de "Akademio Goncourt" 1971-1977
  • Membro de "Coordination française pour la Décennie de la culture de la paix et la non-violence" (Kunordigo franca por la dekjaro de la kulturo de paco kaj ne-perforto) de la Uniĝintaj Nacioj 2004-2008
  • Membro ekde ties kreado en 2001, de "Non-Violence XXI"

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio en la franca lingvo

  • Noël Barbe , « Bernard Clavel toujours marche », Barbizier, 35, 2011, pp. 158-159.
  • Noël Barbe, « Le silence des morts est violent... » , in: Jean Berthet-Bondet, Marie-Jeanne Roulière-Lambert (dir), Le Château-Chalon, un vin, son terroir et ses hommes, Mêta-Jura, 2014.
  • Noël Barbe, « L'écrivain, les 'maudits' et la lampe Pigeon. Parcours dans l’œuvre de Bernard Clavel », in : F. Ailhaud et N. Barbe (dir.), Pergaud... l'Autre, Besançon, Sekoya, Cahiers de l'Ethnopôle, 2017, p. 213-239. [1]
  • Le thème de l'eau chez Bernard Clavel, Marie-Louise Bourg, Université de Liège, 1976.
  • Portrait de Bernard Clavel par Marie-Claire de Coninck, Éditions de Méyère.
  • Bernard Clavel, Écrivains d’hier et d’aujourd’hui, Michel Ragon, Éditions Seghers, 1975.
  • Bernard Clavel, qui êtes-vous ?, J'ai lu, 1985,(notico NBFFRBNF34841494n) : interviews recueillies par Adeline Rivart (présentation dans chapitre III du sommaire).
  • Bernard Clavel, un homme, une œuvre, André Noël Boichat, Éditions Cêtre, Besançon, 1994.
  • Bernard Clavel, un homme en colère, Bibliothèque cantonale et universitaire, Lausanne, 2003.
  • L'Univers clavélien, colloque international Bernard Clavel, ARDUA, Bordeaux, 2003.
Artikoloj en la franca lingvo
  • Articles de Yann Le Puits, sur Les colonnes du ciel et Le royaume du nord, dans Art et Poésie de Touraine, automne 2012 Florilège, décembre 2012.
  • Conférence de Yann Le Puits donnée à Sens, pour le Centre d'Études Supérieures de la Littérature, le 23 septembre 2012.