Bernard COMMENT (n. la 20-an de aprilo 1960 en Porrentruy) estas svisa verkisto. Li estas la filo de la pentristo Jean-François Comment, kaj patro de infano nomita Thomas. Bernard Comment lernis literaturon ĉe Jean Starobinski en Ĝenevo kaj ĉe Roland Barthes en Parizo. En 1986, li enloĝiĝis en Toskanon, kie li dum kvar jaroj lernigis ene de la universitato de Pizo kaj cetere laboris kiel sportĵurnalisto. Li sekve vivis en Parizo dum tri jaroj, kiel serĉisto en Sorbono. Dum en Parizo, li publikigis sian unuan romanon en 1990, sub la titolo L'ombre de mémoire. El 1993 ĝis 1994, li profitis el unujara restado en la vilao Mediĉo de Romo, kiu apartenas al la Franca Akademio depost 1803.

Bernard Comment
Persona informo
Bernard Comment
Naskiĝo 20-an de aprilo 1960 (1960-04-20) (63-jaraĝa)
en Porrentruy
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco SvislandoFrancio vd
Profesio
Okupo eldonisto • verkistoscenaristotradukisto • romanisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li kunverkis kun Alain Tanner la scenaron de la filmo Fourbi (1995), kaj tiun de Le pied dans la fourmilière (1998) kun S-ro Bertrand Theubet.

En 1999, li estis nomumita direktoro pri fikcio en la franca radiostacio France Culture.

Verkoj redakti

  • L’Ombre de mémoire, romano, éditions Christian Bourgois, 1990 & Folio, 1999
  • Roland Barthes, vers le Neutre, eseo, éditions Christian Bourgois, 1991
  • Allées et venues, romano, éditions Christian Bourgois, 1992
  • Le XIXe siècle des panoramas, eseo, Adam Biro, 1993
  • Florence, retours, romano, éditions Christian Bourgois, 1994 & Folio, 2000
  • Les fourmis de la gare de Berne, Editions Zoe, 1996
  • L’Ongle noir, rakonto, Éditions Mille et une nuits, 1997
  • Éclats cubains, rakonto, avec des photographies de Jean-Luc Cramatte, Verticales/Grimoŭ, 1998
  • Même les oiseaux, rakonto, éditions Christian Bourgois, 1998 & J’ai lu, 2000
  • Le Colloque des bustes, romano, éditions Christian Bourgois, 2000 & Folio, 2002
  • Doucet de fonds en combles, trésors d’une bibliothèque d’art, Herscher, 2004
  • Un Poisson hors de l’eau, Éditions du Seuil, 2004