Bernard L. MADOFF (naskiĝis la 29-an de aprilo 1938 en Novjorko en juda familio, mortis la 14-an de aprilo 2021) estis usona negocisto kaj fondinto-prezidanto de unu el la ĉefaj investaj entreprenoj de Wall Street : Bernard L. Madoff Investment Securities LLC. La 11-an de decembro 2008, Madoff estis arestita kaj ekzamenita fare de la FBI pro realigo de fraŭda financa muntaĵo (Ponzi-ĉeno, speco de friponaĵo per piramida vendado), kiu eble rezultigis perdon de 50 miliardoj da usonaj dolaroj.[1] Se tiu suma malprofito estos konfirmita, estos la plej granda financa perdo estigita de fraŭdoj aŭ mistaksoj de financaj laboristoj, en la ĝisnuna historio.

Bernard Madoff
Persona informo
Bernard Lawrence Madoff
Naskiĝo 29-an de aprilo 1938 (1938-04-29)
en Kvinzo
Morto 14-an de aprilo 2021 (2021-04-14) (82-jaraĝa)
en Federal Medical Center, Butner
Mortis pro naturaj kialoj vd
Etno judoj vd
Lingvoj hispanaangla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Hofstra • Brooklyn Law School • Universitato de Alabamo • Far Rockaway High School vd
Familio
Patro Ralph Madoff vd
Edz(in)o Ruth Madoff vd
Infanoj Mark Madoff • Andrew Madoff vd
Profesio
Okupo borsisto • financisto • ekonomikisto • bankisto vd
Laborkampo financojinvestado • financa krimo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Aŭtodidakta entreprenisto (li rezignis siajn jurajn studojn), en 1960 Madoff kreis, je sia 22-a jaraĝo, propran investo-entreprenon per 5000 USD.

Bernard L. Madoff Investment Securities LLC iĝis unu el la ĉefaj investo-entreprenoj en Wall Street. Madoff estis tre aktiva en la National Association of Securities Dealers (NASD), borsa organizaĵo de mem-regulado. Lia entrepreno estis unu el la kvin entreprenoj plej aktivaj en la disvolviĝo de la Nasdaq kaj Madoff portempe estis prezidanto de la konsilio de la direktoroj. En la jaroj 1990-1991, li estis la Nasdaq-prezidanto.[2]

La 11-an de decembro 2008, li estis arestita de la FBI[2] kaj ekzamenita pro fraŭdo. Povas esti, ke li uzis sian famon por krei spekuladan investan fonduson administratan de paralela entrepreno, kiun li estis kreinta. Tiu fonduso administris investaĵojn nur por 11 ĝis 25 klientoj, laŭ la Securities and Exchange Commission. En tiuj investintoj troveblas pluraj eksterlandaj bankoj, kiaj Natixis kaj Société générale (ambaŭ francaj), kaj ankaŭ Banco Santander (Hispanio) kaj HSBC.

Povas esti, ke la fonduso amasigis grandegajn perdojn kaj Madoff, per sistemo de piramida vendo Ponzi-ĉeno pagis la interezojn de la unuaj investintoj per la mono investita de la lastaj investintoj. Sekve de la financa krizo de aŭtuno 2008, iuj klientoj deziris repreni siajn investaĵojn kaj tio disfaligis la sistemon.

Bernard Madoff estis liberigita kontraŭ garanti-mono de 10 milionoj da usonaj dolaroj kaj riskas 20 jarojn da malliberigo kaj monpunon de 5 milionoj da usonaj dolaroj.

En junio 2009, Bernard Madoff estis kondamnita al 150 jaroj en malliberejo. Li mortis en malliberejo la 14-an de aprilo 2021.

Investintoj tuŝitaj pro la fraŭdo redakti

Laŭ la gazeto The Wall Street Journal, la investintoj kun plej grandaj perdoj estus :

  • Fairfield Greenwich Advisors, $7,50 miliardoj
  • Tremont Capital Management, $3,30 miliardoj
  • Banco Santander, $2,87 miliardoj
  • Bank Medici, $2,10 miliardoj
  • Ascot Partners, $1,80 miliardo
  • Access International Advisors, $1,40 miliardo
  • Fortis, $1,35 miliardo
  • Union Bancaire Privée, $1,00 miliardo
  • HSBC, $1,00 miliardo

La aliaj perdoj varias inter 100 milionoj kaj 1 miliardo da usonaj dolaroj, kaj rilatas al Natixis SA, Carl J. Shapiro, Royal Bank of Scotland Group PLC, BNP Paribas, BBVA, Man Group PLC, Reichmuth & Co., Nomura Holdings, Maxam Capital Management, EIM SA, kaj AXA SA. Estus ankaŭ 23 perdoj inter 1 kaj 100 milionoj da dolaroj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti