Bernard «Beni» THURNHEER (naskiĝis la 11-an de julio 1949 en Vinterturo, Svislando) estas svisa sportoraportisto kaj televido-moderigisto.

Bernard Thurnheer
Persona informo
Naskiĝo 11-an de julio 1949 (1949-07-11) (74-jaraĝa)
en Vinterturo
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo televida prezentisto
vdr

Vivo redakti

La patro estas de Kantono Turgovio, la patrino de kantono Vaŭdo. Li studis juron en Universitato de Zuriko kun licencio magna cum laude en 1973. En 1973 li estis inter 1600 aliuloj en konkurso pri sporta raportisto de radio kaj televido kaj ricevis la laboran ejon en svisaj ŝtataj radio kaj televido DRS. Ekde 1975 li laboris ankaŭ en televido en sportaj elsendoj. Li estas konata moderigisto kaj raportisto pri piedpilko kaj glacihokeo.

Ekde 1980 ĝis 1991 li estis moderigisto de distrelsendo Tell-Star, ekde 1992 de distrelsendo Benissimo.

Premio redakti

Li ricevis kvarfoje la svisan premion Walo (Prix Walo).

Verkisto redakti

Ekde 2002 li eldonis verketaron pri la profesia kaj privata vivo kun la titolo: Reden ist immerhin Silber (paroli estas almenaŭ arĝento).

Personserĉado-elsendo "Unuo kiel Beni Turnheer" redakti

Ekde la 6-a de februaro 2011 la televida distrelsendo volos serĉi novan sportan moderigiston kun elsendo: Unuo kiel Beni Turnheer Einer wie Beni Thurnheer. Thurnheer donis nomon kaj li estas ankaŭ en ĵurio de elsendo.

Bernard Thurnheer parolas la germanan, francan, italan kaj anglan lingvojn, li havas ankaŭ la nomon "Beni nacia".

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti