Bernardino de Sahagún

Bernardino de Sahagún, origine Bernardino Ribeira, naskita en la provinco de Leon ĉirkaŭ la jaro 1499 kaj forpasinta en la Nova Hispanio la 23-an de oktobro 1590, estis franciskana misiisto de la Katolika Eklezio en la Nova Hispanio, fama pro la verko “Ĝenerala historio pri la aferoj de Nova Hispanio”.

Bernardino de Sahagún
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1499 (1499-01-01)
en Sahagún
Morto 5-an de februaro 1590 (1590-02-05) (91-jaraĝa)
en Nova Hispanio
Lingvoj hispananaŭatla
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Salamanko
Subskribo Bernardino de Sahagún
Okupo
Okupo antropologo • verkisto • misiisto • historiisto
Verkoj Ĝenerala historio pri la aferoj de Nova Hispanio
vdr
Sahagún, anonima portreto de la 17ajarcento. Nacia muzeo de historio. Chapultepec, Mesikurbo
Paĝo 51 de la 9a libro de la Kodekso florenca.

Biografio redakti

Bernardino de Sahagún studis en la konvento de Salamanko kie ankaŭ votis sin al la franciskana vivregulo, kaj de tie, en 1529, estis sendita al Meksiko por daŭrigi la mision de la unuaj misiistoj en ĉi lando. Tie li restis ĝis la morto, nome seninterrompe laŭ sesdek jaroj. Asignita al franciskana kolegio de Tlatelolco, najbare de Santa Cruz (Kalifornio), tiam ankoraŭ aneksita al Meksikio, li sin dediĉis al la prezentado de kristanismo kaj instruado de infanoj de la indiĝena nobelaro per la lingvoj latina kaj navatla, subtenata en tiu tasko de vicreĝo Antonio de Mendoza. La instruado pri tiu lasta lingvo estis ankaŭ instruiĝo pri ĝi ĝis, post jaroj de studoj kaj praktikoj kun siaj lernantoj, altnivele posedis la lingvon de Aztekoj.

Tiu antaŭulo de etnografio komencis (1547) tiun esploron per la redakto de kolekto, en la navatla lingvo, de primoralaj paroladoj “Huehuetlatolli” (paroloj de maljunuloj). De 1550 ĝis 1555 li ellaboris historion de la Hispana Konkero, sin baziĝanta sur la rakontoj de survivantaj indiĝenoj. En 1558, liaj superuloj lin ŝarĝis per tasko kompili, en azteka lingvo, mallongan kompendion de elementoj pri la meksikia kulturo, kiu povus faciligi la kristanan anoncon ĉe la “indianoj”: tion li aranĝis per la helpo de sia lernantoj laŭlonge de sep jaroj. Sahagún pretigis demandaron plenigotan de “informantoj, nome de personoj konintaj la socion kiu antaŭis la invadon de la konkerintoj, por ke ili plenigu la respondojn per bildoj laŭ la maniero kaj stilo de aztekaj pentrografoj kaj per komentarioj en la navatla. Post dujara loĝiĝo en Tepepulko, li revenis al Tlatelolko por repreni sian, pro kontraste interrompitan, enketon. Translokigita ĉe la konventon de Meksikurbo, li daŭrigis korekti kaj pretigi la manuskriptojn nun dividitajn laŭ 12 libroj.

Pro konfliktoj inter la superuloj de la franciskana ordeno ankaŭ rilate la rezultojn de lia enketo, al Sahagún estis neataj la rimedoj por ĝin konduki al la fino kaj tio koincidis kun ties malsaniĝo ĝuste ĉe la manoj kies tremeto malfaciligis la uzon de la plumo. Oni sekvestris la verkon; sed tuj post nova superulo, ĝenerala komisaro, konigis la verkon al la prezidento de la Konsilio de Hindioj, Juan de Ovando, kiu ofertis tutan sian ankaŭ financan apogon por ke la regiulo traduku al la hispana la dekdu librojn de la enketo “Ĝenerala historio de la okazintaĵoj de la Nova Hispanio”.

Ĉio tio okazis dum epoko de Filipo la 2-a de Hispanio, kiu, alertita per diversaj kritikaj informoj, decidis malpermesi la studojn pri la pasinto “pagana” de la indiĝenoj. “Per kelkaj leteroj kiujn ni ricevis de tiuj ĉi provincoj, ni informiĝis, ke fratulo Bernardino de Sahagún de la ordeno de Sankta Francisko kompilis Historion pri aspektoj plej rimarkeblaj okazintaj en la Nova Hispanio: temas pri vasta kolekto pri ĉiuj ritoj, ceremonioj kaj idolkultaĵoj praktikitaj de Indianoj dum ilia nekristaniĝo; ĝi estas dividita en dekdu libroj kaj kompilita en lingvoj navatla kaj hispana. Kaj, spite de la bona intenco de la kompilinto..., venis al nia konsilo ke ĉi tiu verko nek estu presata nek cirkuligata en tiuj regionoj...”[1]. La pretigitaj verkaj kajeroj estis konfiskitaj kune kun aliaj liaj diversaj verkoj. Kaj ilin la franciskano neniam plu!

Vivofine li kompilis kelkajn similtemajn verkojn inter kiuj Aŭgurarton de aztekoj kaj trilingvan (nŭantla, latina kaj ĥispana) vortaron.

Kvankam neniam publikigita dumvive, lia precipa verko ĝuis vastan disvastiĝon. Diversaj manuskriptoj, integraj kaj partaj, estis en la postaj jarcentoj trovitaj en Eŭropo (vidu ekzemple, la Codices matritenses), en la Reĝa Palaco de Madrido, kaj ka florencan kodekson ĉe la Biblioteko laŭrencana de Florenco, malkovrita en 1793. Iuj de tiuj manuskriptoj entenas la tekstojn, kvankam ne tute enhave paralelajn, dulingvajn. Ekzemplero estis elfosita ankaŭ en la sekreta vatikana arĥivo kaj publikigita en 1924.

Similaĵojn oni trovis ankaŭ en la diversaj provincoj de la Nova Hispanio.

Tipo de la komunikado de Sahagún redakti

La aktivado de Sahagún iom similas tiun de moderna intelektulo ĉar li sekvas du direktojn: instruado kaj verkado. Por li la du kulturoj por sin reciproke kompreni kaj estimi devas antaŭe komuniki per lingvo de la unuj kaj aliaj samtempe: kaj ĝuste per la lingvo navatla li simpatias kaj simpatiigas al la indiĝenoj kaj povas penetri en ilian kulturon kaj komuniki la propran. Ĝis tiam la religiulaj ordenoj premis por ke la katolikaj superuloj ne permesu la tradukon de la Biblio al la navatla kaj ĝenerale havis neŝatigan sintenon por la indiĝenoj kaj moroj de la “konkeritoj”. Vere pastroj franciskanoj jam protestis kontraŭ la soldata kutimo, kvankam kontraŭata de la hispana leĝo, konsideri je sia dispono havaĵojn, kaj ne nur, de la nekristianigitaj vilaĝanoj: por malhelpi tiun kaj aliajn prirabaĵojn la pastroj, sekvataj de notario skribe atestanta, devis urĝe bapti indiĝenojn nesufiĉe instruitajn por komuniki la integran kredon. Sed Sahagún transiris al estimo pri la moroj kaj saĝa riĉeco de tiuj popoloj. Liaj juĝoj pri la agado de “konkerintoj” estis senrezerve kritikaj ĝis aserti, ke la alveno de Hispanoj damaĝis la sociajn kaj moralajn interrilatojn de la aztekaj komunumoj. Laŭ li, kristanismo devis disheroldiĝi per reciproka komuniko kaj liverita alimaniere. Eble, tiu insista kritiko estis la kaŭzo de malpermeso publikigi la enketon.

Aliaj franciskanaj fratuloj sekvis liajn spurojn kaj studis la aztekajn lingvon kaj la pribildan sistemon, parte bedaŭrinde senkriterie jam detruitan, per kiuj la indianoj transdonadis sian kulturon: ilia konserviga registrado utilis por rekonstrui sonojn kaj gramatikon kaj sintakson kaj mitojn de la azteka kulturo.

Li kontribuis plienvojaĝigi la hispanan kolonizadon survojen de la defendo de la rajtoj de indianoj same kiel jam faris Bartolomé de Las Casas, sed uzante tamen ankaŭ aranĝojn pli modernajn, tiuj de la egala interkomunikado: instrui la sian kaj alpreni la ilian kulturon!

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • F. Bernardino de Sahagún, Histoire générale des choses de la Nouvelle-Espagne, traduit de l'espagnol par D. Jourdanet et R. Siméon, Éditions La Découverte, Paris, 1991
  • Bernardino de Sahagún, De l'origine des Dieŭ, édité par Fata Morgana, 1981.
  • Georges Baudot & Tzvetan Todorov, Récits aztèques de la conquête, Seuil, Paris, 1983 (cet ouvrage contient la traduction du texte nahuatl du Livre XII de l'Histoire générale, qui relate la conquête espagnole)
  • Serge Gruzinski, L'Amérique de la Conquête peinte par les Indiens du Mexique, Unesco/Flammarion, Paris, 1991 (contient un grand nombre d'images du Codex de Florence accompagnées d'un texte)
  • Tzvetan Todorov, La conquête de l'Amérique. La question de l'autre, Seuil, Points Essais, Paris, 1982 (un chapitre consacré à Sahagún)
  • León-Portilla, Miguel. (1999). Bernardino de Sahagún, Pionero de la Antropología. "Serie Cultura Náhuatl, Monografías: 24". UNAM/El Colegio Nacional. México, D.F., Mexico. ISBN 968-36-7064-4.
  • Hernández de León-Portilla, Ascensión. (1997). Bernardino de Sahagún: Diez estudios acerca de su obra. Fondo de Cultura Económica. México, D.F., México. ISBN 968-16-3606-6.
  • De Sahagún, Bernardino. (1999). Historia General de las cosas de la Nueva España. "Colección sepan cuantos...". Editorial Porrúa. México, D.F., México. ISBN 968-432-265-8
  • Browne, Walden: Sahagún and the Transition to Modernity. Norman: University of Oklahoma Press, 2000.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. citita en: Christian Duverger, La conversion des Indiens de Nouvelle Espagne, Seuil, 1987, p. 47

Eksteraj ligiloj redakti

  • [1] Biografio de Bernardino de Sahagún sur le Katolika Enciklopedio