Bernhard FÖRSTER (Delitzsch, 31-a de Marto 1843 – San Bernardino, 3-a de Junio 1889) estis germana instruisto, verkisto kaj politika agitulo. Li estis edzo de Elisabeth Förster-Nietzsche, nome fratino de la filozofo Friedrich Nietzsche.

Bernhard Förster
Persona informo
Naskiĝo 31-an de marto 1843 (1843-03-31)
en Delitzsch
Morto 3-an de junio 1889 (1889-06-03) (46-jaraĝa)
en San Bernardino
Mortokialo toksiĝo
Lingvoj germanalatina
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Frederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino • Universitato de Göttingen
Familio
Frat(in)oj Theodor Förster • Paul Förster
Edz(in)o Elisabeth Förster-Nietzsche
Okupo
Okupo politikisto • gimnazia instruisto • verkisto
vdr

Li edziĝis al Elisabeth Förster-Nietzsche en Majo 1885.[1]​ Tiu probable malakceptis veni al la nupto de sia fratino pro la antisemitismo de Förster,[2] kiun li malaprezis ideologie, kiel atestis nombraj leteroj persone senditaj al lia fratino, kun kiu finfine li rompos radikale rilatojn pro tio.[3]

Inspirita per verko de Richard Wagner, kaj per sia propra antisemitismo, Förster veturis al Paragvajo ĉirkaŭ 1887, akompanata de sia edzino kaj de grupo de germanaj geedzoj. Lia plano estis instaliĝi tien por krei modelan germanan setlejon kun sia edzino kaj kelkaj germanaj familioj. Liaj klopodoj en la loko nomota Nueva Germania, ne sukcesis, pro kio ili instaliĝis poste en San Bernardino. Tie li pasigis siajn lastajn ses semajnojn de vivo, antaŭ sinmorti la 3an de Junio 1889 per trodozo de kombinaĵo de morfino kaj striknino en ĉambro de la "Hotel del Lago" en San Bernardino.

Notoj redakti

  1. Nietzsche, Friedrich (1971). «Cuadro cronológico». Ecce homo: cómo se llega a ser lo que se es. (Andrés Sánchez Pascual, trad.) (3a eldono). Hispanio: Alianza Editorial. p. 195. ISBN 978-84-206-5355-6. «1885: En mayo se casa su hermana, que a principios del año siguiente marcha a Paraguay».
  2. «Intro to H.L. Mencken's The Philosophy of Friedrich Nietzsche» Arkivigite je 2021-10-16 per la retarkivo Wayback Machine (en angla), de C. Bufe.
  3. Vidu Cartas, ĉefe tiun de 1884 al F. Overbeck; por plie Correspondencia, publikota, de Trotta.