Bernhard (Klemens Maria) GRZIMEK (naskiĝis la 24-an de aprilo 1909, mortis la 13-an de marto 1987) estis germana zoologo kaj bestkuracisto.

Bernhard Grzimek
Oskar-premiito
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aprilo 1909 (1909-04-24)
en Nysa
Morto 13-an de marto 1987 (1987-03-13) (77-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Tombo Ngorongoro Crater vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de LepsikoHumboldt-Universitato en Berlino vd
Partio Nacisocialisma Germana Laborista Partio vd
Subskribo Bernhard Grzimek
Memorigilo Bernhard Grzimek
Familio
Infanoj Michael Grzimek vd
Profesio
Okupo zoologo • televida prezentisto • verkistofilmreĝisorobestokuracistofotisto vd
Aktiva dum 1954– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Naskiĝinte en Neisse, Silezio (nuntempe Nysa en Pollando), li studis veterinaran medicinon kaj zoologion kaj doktoriĝis en 1932. Poste li laboris en Berlino. De 1945 ĝis 1974 li estis direktoro de la bestoparko en Frankfurto ĉe Majno. Li amplekse priesploris la psikon de bestoj kaj engaĝiĝis por la naturprotekto kaj la postvivo de minacataj bestoj.

Bildo en la Zoologia ĝardeno de Frankfurto ĉe Majno

Famon li gajnis per diversaj popularsciencaj libroj, filmoj kaj televidproduktaĵoj. Pro sia dokumenta filmo Serengeti darf nicht sterben, kiu en la jaro 1959 estiĝis en Afriko, li en 1960 gajnis Oskaron. Ekde 1960 li eldonis la ĵurnalon Das Tier.

Bernhard Grzimek mortis en Frankfurto ĉe Majno.

Listo de verkoj redakti

  • Grzimeks Tierleben (13 volumoj, 1967-77)

Listo de filmoj redakti

  • Kein Platz für wilde Tiere (1956)
  • Serengeti darf nicht sterben (1959)
 
La Tombo de Miĥaelo kaj Bernhard Grzimek sur la supro de la Ngorongoro-Kratero, Tanzanio