Bernolákovo, hungare Cseklész [ĉeklEs], germane Landschütz [landŝuc] estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Bratislavo, en Distrikto Senec. Ĝis 1948 la oficiala slovaka nomo estis Čeklís.

Bernolákovo
municipo de Slovakio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 900 27
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 8 801  (2021) [+]
Loĝdenso 310 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 12′ N, 17° 18′ O (mapo)48.19916666666717.300277777778Koordinatoj: 48° 12′ N, 17° 18′ O (mapo) [+]
Alto 141 m [+]
Areo 28,43 km² (2 843 ha) [+]
Bernolákovo (Slovakio)
Bernolákovo (Slovakio)
DEC
Bernolákovo
Bernolákovo
Situo de Bernolákovo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bernolákovo [+]
vdr
Bernolákovo troviĝas en la plej griza parto

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Bernolákovo situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Bratislavo-Senec, aŭtoŝoseo en la sama direkto preteriras. La ĉefurbo troviĝas 14 km-ojn.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam dum la paleolitiko kaj bronzepoko. En 1986 oni malkovris tombon de hungaro el komenco de 10-a jarcento. La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1209. Fine de la 13-a jarcento fortikaĵo konstruiĝis. En 1523 la komunumo ekhavis la rangon kampurbo. Stefano Bocskay en 1605 okupis la fortikaĵon, kiu poste detruiĝis. En 1828 estis en la urbeto 268 domoj kun 1803 loĝantoj. En 1910 loĝis en Cseklész 2103 homoj, (1663 hungaroj, 370 slovakoj, 59 germanoj, 3 kroatoj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Pozsony, poste al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. En 1938 la vilaĝo rehungariĝis laŭ la unua Arbitracio de Vieno, sed poste Hungario kaj Slovakio interkonsente faris ŝanĝon kaj Čeklís apartenis al Slovakio ĝis 1945. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Bernolákovo 4627 homoj, (4415 slovakoj, 36 hungaroj, 30 ĉeĥoj, 14 ukrainoj, 10 bulgaroj, 5 germanoj kaj aliaj).

Famulo redakti

Vidindaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fontoj redakti

  • slovaka kaj hungara Vikipedioj
  • http:adatbazis.mtaki.hungary.com
  • w.foruminst.sk