Beromünster

komunumo de Svislando

Beromünster estas komunumo en la distrikto Sursee en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 4437 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Ĝis 1934 la komunumo nomiĝis Münster.

Beromünster
Blazono de Beromünster
Abatejo Sankt-Mikaelo en Beromünster
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Sursee
Koordinatoj  47° 12′ 0″ N 8° 12′ 0″ O / 47.20000 °N, 8.20000 °O / 47.20000; 8.20000 (mapo)Koordinatoj: 47° 12′ 0″ N 8° 12′ 0″ O / 47.20000 °N, 8.20000 °O / 47.20000; 8.20000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4437
Areo 29,56 km²
Alteco 642 m super marnivelo
Poŝtkodo 6215
Komunumkodo 1081
Mapo de Beromünster
vdr

Geografio redakti

Beromünster situas en la supra parto de la valo de la rivero Wyna, alfluanto de la rivero Aro. La Wyna-Valo situas inter la valo Seetal kun la lagoj de Baldegg en oriento kaj Halwil kaj la Suhre-Valo kun la Lago de Sempach en okcidento. En ĝia nordorienta pinto la vilaĝo Mosen, kiu kiel parto de la iama komunumo Schwarzenbach ek de la 1-a de januaro 2009 apartenas al Beromünster, situas ĉe la bordo de la Lago de Hallwil.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Beromünster limas en nordo al Rickenbach kaj Menziken (Kantono Argovio), en nordoriento al Beinwil ĉe la lago (Kantono Argovio) kaj Hitzkirch, en oriento al Ermensee kaj Römerswil, en sudo al Neudorf kaj Eich, kaj en okcidento al Schenkon kaj Geuensee.

Trafiko redakti

En la jaroj 1905 kaj 1906 estis konstruita fervojlinio de Reinach al Beromünster, kiu estis fermita en la jaro 1991 kaj anstataŭigita per buslinio. Nuntempe Beromünster estas konektita al la reto de la publika trafiko per tri buslinioj.

La plej proksima aŭtovojaliro troviĝas en Sursee al la nacia svisa aŭtovojo A2 en distanco de 10 km.

Sur la teritorio de la najbara komunumo Neudorf situas la Aerodromo Beromünster (ICAO-Kodo: LSZO) kun herba kurvojo, de kie la fluggrupo FLUBAG ofertas rondflugojn kaj fluglecionojn.

Landa radioelsendilo Beromünster redakti

 
La Blosenberg-elsendoturo de Radio Beromünster
 
Preĝejo de Schwarzenbach

La komunumo Beromünster estas ĉefe konata, ĉar tie troviĝis ek de la 11-a de junio 1931 ĝis la 31-a de decembro 2008 troviĝis la svisa nacia radioelsendilo. En la jaro 1937 la sendilo estis ekipita per la Blosenberg-elsendoturo. La radioelsendilo Beromünster akiris gravan signifon dum la dua mondmilito, kiel la lasta libera germanlingva voĉo en la mondo. Radio Beromünster, kiu hodiaŭ estas konata kiel Radio DRS (Radio de la germana kaj rumanĉa Svislando) de Beromünster sendis dum 77 jaroj unue sur la mezonda kanalo 529 kHz kaj ek de 1978 sur 531 kHz. La sendoturo estas konservita kiel konstrumonumento kaj estas la intenco protekti ĝin.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de la vilaĝo Beromünster datiĝas el la jaro 1223 kiel villa Beronensis. Jam en la jaro 1036 estis menciita la Abatejo Sankt-Mikaelo nome kiel Peronis monasterium ... sancti Michaelis.

Dum mezepoko Beromünster apartenis al la Mikaela distrikto, kiu estis senjora distrikto de la Abatejo Sankt-Mikaelo en Beromünster. Beromünster kvankam ne urbo, akiris diversajn urbajn privilegiojn kiel merkatorajton kaj civitanrajton por siaj liberaj loĝantoj. La abatejo kaj la Mikaela distrikto unue troviĝis sub la regado de la Grafoj de Kiburgo kaj ek de 1264 de ties heredantoj la Habsburgo. Post la Batalo de Sempach la Mikaela distrikto en 1415 unue falis sub la regadon de Sursee kaj poste en la jaro 1420 rekte de la urbo Lucerno.

Dum la tempo de la Helveta Respubliko Beromünster estis la centro de la helveta distrikto Münster. Ek de 1803 Beromünster apartenas al la distrikto Sursee.

Je la 1-a de decembro la antaŭa komunumo Schwarzenbach estis integrita al la komunumo Beromünster. Per voĉdono de la 17-a de junio 2007 la civitanoj de Gunzwil kaj Beromünster akceptis la aliĝon de Gunzwil al Beromünster, kio realiĝis je la 1-a de januaro 2009.

Fontoj redakti

La informoj en ĉi-tiu artikolo baziĝas kaj sur la artikolo Beromünster en la germanlingva vikipedio, sur la artikolo pri la komunumo kaj la abatejo Beromünster en la Historia Leksikono de Svislando kaj la oficiala retpaĝo de la komunumo Beromünster.

Eksteraj ligiloj redakti

Distrikto Sursee
 
 
Beromünster - Büron - Buttisholz - Eich - Geuensee - Grosswangen - Hildisrieden - Knutwil - Mauensee - Neudorf - Neuenkirch - Nottwil - Oberkirch - Pfeffikon - Rickenbach - Ruswil - Schenkon - Schlierbach - Sempach - Sursee - Triengen - Wolhusen