Berrocalejo

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Berrocalejo [berrokaLEĥo] (Rokejo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Berrocalejo
municipo en Hispanio • vilaĝo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 10392
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 120  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 49′ N, 5° 21′ U (mapo)39.82-5.3502777777778Koordinatoj: 39° 49′ N, 5° 21′ U (mapo) [+]
Alto 368 m [+]
Areo 14,28 km² (1 428 ha) [+]
Berrocalejo (Hispanio)
Berrocalejo (Hispanio)
DEC
Berrocalejo
Berrocalejo
Situo de Berrocalejo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Berrocalejo [+]
vdr

La loĝantoj nomiĝas berrocalejanos. La censita populacio en 2008 estis de 98 loĝantoj.

Situo redakti

Berrocalejo estas situa en la nodorienta parto de Ekstremaduro inter la komarkojdistriktoj de Campo Arañuelo kaj Ibores, je altitudo de 368 m; je 142 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj pli proksime de Navalmoral de la Mata, plej proksima urbo. La surfaco de ties teritorio estas de 14,28 km². Ĝi troviĝas inter la municipoj de El Gordo kaj Valdeverdeja.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado.

Monumentoj kaj naturaj vidindaĵoj redakti

  • Peña Flor (Florroko), rigardejo situa ĉe la rivero Taĵo.
  • Akvorezervejo de Valdecañas
  • Sub la akvo de la Rivero Taĵo, altigitaj de akvobaraĵo, troviĝas ponto de romia konstruado, konata laŭ laŭ nomo de Puente del Conde (Ponto de la Grafo). Kiam malaltiĝas la nivelo de la rivero Taĵo videblas la supra parto de la ponto.

Eksteraj ligiloj redakti