Bertalan Bagó
Bertalan BAGÓ,' laŭ hungarlingve kutima nomordo Bagó Bertalan estas hungara aktoro, reĝisoro. Lia edzino estas Anikó Für.
Bertalan Bagó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de novembro 1962 (61-jaraĝa) en Lengyeltóti |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Edz(in)o | Anikó Für |
Okupo | |
Okupo | aktoro • teatra reĝisoro |
Bertalan Bagó [1] naskiĝis la 3-an de novembro 1962 en Lengyeltóti.
Biografio redakti
Bertalan Bagó akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1986. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto), poste al Nacia Teatro (Szeged). Inter 1990 kaj 1997 li ricevis rolojn en pli malgranda teatro en Budaperŝto, poste li estis reĝisoro de Teatro Hevesi Sándor. En 2000 li atingis la rangon ĉefreĝisoro, en la sekva jaro li ricevis premion.
Elektitaj roloj redakti
- Molière: Tartufo - Valér; Tartuffe
- William Shakespeare:
- Rikardo la 2-a - princo Aumerle
- Henriko la 4-a - princo Lancaster; kelnero Francis
- Henriko la 5-a - princo Gloster; princo Orleans
- Reĝo Lear: - Edgar
- Romeo kaj Julieta - vira titolrolo
- József Katona: Bánk bán - Sólom
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - spirito de la Tero
Elektitaj reĝisoraĵoj redakti
- Ŝekspiro:
- Rikardo la 3-a (1997, 2007)
- Hamleto (2008)
- Romeo kaj Julieta (2010)
- Rostand: Cyrano de Bergerac (1998)
- József Katona: Bánk bán (2011)
Elektitaj filmaj roloj redakti
- Linda (1986) - televizia serio
- Szomszédok (=Najbaroj) (1987-1988) - televizia serio
- Kisváros (=Urbeto) (1995-2001) - televizia serio
- A Hídember (2002) (ankaŭ reĝisoro)
Elektitaj filmaj reĝisoraĵoj redakti
- Glamour (2000)
- Vadászat angolokra (2006)