Bertalan Farkas

hungara kosmonaŭto, la unua esperantisto en la kosmo (1949-)

Bertalan FARKAS [bertalan farkaŝ] ("Farkas" hungare signifas "lupo"; naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1949 en Gyulaháza) estas emerita batalpiloto de la hungara armeo kaj hungara esperantisto [1][2], fonda membro de la Internacia Federacio de Kosmonaŭtoj, unu el la fondintoj de Space for Earth Foundation kaj membro de la International Commission for Aeronautics.

Bertalan Farkas
Persona informo
NomoBertalan Farkas
Dato de naskiĝo2-a de aŭgusto 1949 [#]
NaskiĝlokoGyulaháza [+]
Aĝo74
Okupoj kaj profesioj
Okupokosmonaŭto
Geografio
ŜtatoHungario
Familio
Lingvoj
Denaska lingvohungara lingvo [+]
Parolata lingvoEsperanto, hungara lingvo, rusa lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoOrdeno de Lenin, Heroo de Sovetunio, Medalo “Pro Merito pri Kosma Esplorado” [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Dum studado en mezlernejo, Farkas tre bone ludis futbalon kaj eĉ estis konsiderata sufiĉe talenta futbalisto por elekti profesian karieron[3]. Li tamen decidis iĝi piloto, stiris ĉasavidialon en hungara armeo.

En 1980 li iĝis la unua hungara kosmonaŭto kaj la unua esperantisto kiu vizitis la kosmon. Per la sovetia TKS (kosmoŝipo) Sojuz li atingis la kosmon kaj restis tie dum 7 tagoj, 20 horoj kaj 46 minutoj. Ĝis la flugo de rumana kosmonaŭto Dumitru Prunariu, Farkas estis la plej juna inter la flugintaj en kosmon.

En 2006 li estis kandidato de la politika partio Hungara Demokrata Forumo, kies membro li estas, en la balota distrikto de Baktalórántháza.

Bertalan Farkas, 2012

Farkas havas tri infanojn: filinon kaj du filojn.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. (hungara) Szilvási László, Az első eszperantista űrhajós (la unua esperantista aerspaca ŝipo), eszperanto.hu, Hungara Vivo, 1/1981, alirita la 9-an de februaro 2017.
  2. (franca) Espace et espéranto (Spaco kaj Esperanto). Alirita 2013-05-18.[rompita ligilo]
  3. http://space.hobby.ru/astronauts/foreign/farkash.html

Averto: Defaŭlta ordiga ŝlosilo "Farkas, Bertalan" anstataŭigas pli fruan defaŭltan ordigan ŝlosilon "Farkas ,Bertalan".

  Trovu « Bertalan Farkas » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»