Bertrand de Pouget

Bertrand de Pouget (aŭ itale Bertrando del Poggetto) (n. en 1280 - m. en 1352) estis franca papa diplomato kaj katolika kardinalo.

Bertrand de Pouget
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1279 (1279-11-30)
en Okcitanio
Morto 3-an de februaro 1352 (1352-02-03) (72-jaraĝa)
en Villeneuve-lès-Avignon
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo katolika sacerdoto
vdr

Li estis nevo de papo Johano la 22-a. Li kiel kardinalo multe okupiĝis pri la praktikaj konsekvencoj de la transloĝiĝo de la papo al Avinjono, kaj li cetere klopodis por subteni la prestiĝon de la papo en Italio, ekzemple per mendoj de artaĵoj en Bolonjo.