Besenbüren

komunumo de Svislando
Besenbüren
Blazono de Besenbüren
Vilaĝa vendejo de Besenbüren
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Muri
Koordinatoj  47° 18′ 55″ N 8° 20′ 45″ O / 47.31528 °N, 8.34583 °O / 47.31528; 8.34583 (mapo)Koordinatoj: 47° 18′ 55″ N 8° 20′ 45″ O / 47.31528 °N, 8.34583 °O / 47.31528; 8.34583 (mapo)
Nombro de loĝantoj 582
Areo 2,38 km²
Alteco 455 m super marnivelo
Poŝtkodo 5627
Komunumkodo 4226
Mapo de Besenbüren
vdr

Pri la komunumo redakti

Besenbüren estas komunumo en la distrikto Muri de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 582 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Besenbüren estas kampara vilaĝo, kiu situas ĉe la orienta marĝeno de la ebenaĵo de la rivero Bünz.

Najbara komunumo redakti

La komunumo Besenbüren limas en nordo al Hermetschwil-Staffeln en oriento al Rottenschwil, en sudoriento al Aristau, en sudokcidento al Boswil kaj en nordokcidento al Bünzen.

Trafiko redakti

 
Enirejo de Besenbüren

La komunumo Besenbüren situas flanke de la ĉefaj trafikvojoj. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio de Wohlen al Muri.

La plej proksima alvetorejo al aŭtovojo situas nordoriente en distanco de 12km apud Birmensdorf al la svisa aŭtovojo A4.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Besenbüren datiĝas el la jaro 1160 kiel Besenbürren en la Acta Murensia.

En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion kaj Besenbüren ek de tiam estis parto de la voktojeo Boswil en la Liberaj Distriktoj, kiu estis komune regita de la ok lokoj de la Svisa Ĵurkomunumo. La Senjoroj de Heidegg, kiuj jam antaŭe estis la mastrumantoj de Besenbüren ankaŭ sub la nova regado konservis siajn privilegiojn. En la jaro 1471 la svisoj vendis la vilaĝon al la Monaĥejo Muri por reaĉeti ĝin post malmultaj jaroj. En la jaro 1617 la vilaĝo estis denove vendita al la monaĥejo. En marto 1798 francaj trupoj liberigis Argovion de la svisa servuteco kaj kreis la Helvetan Respublikon, dum kies daŭro ĝis 1803 Besenbüren apartenis al la mallongviva Kantono Baden. Ek de 1803 Besenbüren apartenas al la distrikto Muri de Kantono Argovio.

Eksteraj ligiloj redakti