Bestoparko Potzberg

La bestparko Potzberg estas libertempa kaj besta parko en la Nordpalatinata montolando ĉ. 20 km nordokcidente de la urbo Kaiserslautern (Rejnlando-Palatinato).

kupolo de la monto Potzberg, dekstre supre la komunumo Föckelberg

Geografio redakti

 
„Burgo“ ĉe la bestparko (rigardo de nordo)

La bestoparko troviĝas sur la kupolo de la 562 m alta monto Potzberg, kiu apartenas al la teritorio de la komunumo Föckelberg (distrikto Kusel). Sur la kupolo de la Potzberg en rekta najbareco ekzistas konstruaĵo kun du turoj, kiuj nomiĝas „burgo“, ĉar la aspekto similas al mezepoka burgo. Sed la konstruaĵo nur estis konstruita en la dua duono de la 20s jarcento kiel hotelo.

Proksimume 5 km for de la Potzberg, estas la iama Glantalbahn (fervoja linio de la glan-valo). Hodiaŭ la reloj estas uzataj inter Altenglan kaj Staudernheim por ekskursoj sur drajzino.

Bestoparko redakti

La parko havas grandecon de ĉ. 30 hektaroj. Videblas tie rabbirdoj, ekzemple reĝaj agloj, blankkapaj maragloj, grandaj maragloj, buteoj, nigraj milvoj, diversaj falkospecioj, andaj kondoroj, monaĥvulturoj, ansergrifoj kaj gufoj.

Krome estas tie ĉirkaŭbaraĵoj por grandaj mamuloj, ekzemple eŭropaj bizonoj, rebreditaj uroj, skotaj altaĵaj bovoj, tarpanoj, Prĵevalski-ĉevaloj aproj, Pendventra porkoj, ruĝaj ĉervoj, damaoj, makulaj cervoj kaj boacoj[1] krome marmotoj, alpaj ibeksoj, ĉamoj kaj alkoj.[2]

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. [1][rompita ligilo] Wildpark Potzberg ĉe westpfalz-journal.de 2011-08-04
  2. Den Holzbaupreis Rheinland-Pfalz verleiht lt. baunetz.de die Arbeitsgemeinschaft Holz e. V. in Zusammenarbeit mit der Architektenkammer Rheinland-Pfalz und dem Ministerium für Umwelt und Forsten.