Beta-laktamaj antibiotikoj

La Beta-laktamaj antibiotikojβ-laktam-antibiotikoj estas grupo de antibiotikoj, kiuj ĉiuj en sia kemia strukturo havas kvar-partan laktam-ringon. Ili ĉiuj estas derivaĵoj de la substanco penicilino, kiun la skota bakteriologo Alexander Fleming en 1928 eltiris el kulturoj de la ŝimfungo Penicillium notatum - samtempe la antibiotiko penicilino estas inter la plej gravaj kaj plej konataj substancoj de la grupo. Ĉiuj kuraciloj de la grupo neniigas bakteriojn, per tio ke ili en la proceso de ĉela divido kaj multobliĝo inhibicias la kreon de makromulekuloj nomataj peptidoglikanoj, do forte bremsas kaj laŭdezire ĉesigas ties funkcion. La diversaj substancoj de la grupo aparte diferenciĝas laŭ tio, ke iuj pli forte efikas je certaj bakterioj kaj aliaj je aliaj bakterioj, kaj ke ne ĉiuj same bone penetras en ĉiujn grupojn de homaj ĉeloj.

kemiaj formuloj (de supre suben): β-Laktam-ringo, penicilinoj, cefalosporinoj

Ĉirkaŭ la jaro 1940 la sciencistoj Howard Walter Florey kaj Ernst Boris Chain evoluigis medikamentojn baze de la substanco penicilino, kiuj la postan jaron unuafoje uziĝis terapie. La tri sciencistoj pro sia malkovro en 1945 estis honorigitaj per la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino. En la komenca fazo penicilinaj kuraciloj tamen ofte uzatis maltaŭge, aparte kontraŭ bakterioj rezistaj kontraŭ la substancoj.

Intertempe multaj bakterioj origine neniigeblaj per beta-laktamaj penicilinoj iĝis rezistaj, tiel ke ekzistas devo konstante trovi novajn substancojn de la grupo, por daŭre garantii antibiotikan funkcion.