Bethesda (IFA / b ɛ ˈ θ ɛ z d ə /) estas loĝeja komunumo kiu ne estas municipa korporacio sed setlejo por celoj de censo (angle Census-designated place, CDP), situanta en la sudo de kantono Montgomery en la ŝtato Marilando, Usono. Tiu komunumo estas grava antaŭurbo de Vaŝingtono kaj situas nordokcidente de la ĉefurbo.

Bethesda
censa loko • nekorporaciiĝinta setlejo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 68 056  (2020) [+]
Loĝdenso 1 972 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 59′ N, 77° 6′ U (mapo)38.9848265-77.0946459Koordinatoj: 38° 59′ N, 77° 6′ U (mapo) [+]
Alto 97 m [+]
Areo 34,518363 km² ( 345 1.8 363 ha) [+]
Horzono orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]
Bethesda (Marilando)
Bethesda (Marilando)
DEC
Bethesda
Bethesda
Situo de Bethesda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bethesda, Maryland [+]
vdr

Bethesda prenis sian nomon de la eklezio Bethesda Presbyterian Church, konstruita en 1820 kaj rekonstruita en 1850. La eklezio siavice prenis sian nomon de la arameaj vortoj Beth Hesda kiu signifas "domon de kompato" (pri la origino de la nomo vidu lageto Betesda en Jerusalemo).

Priskribo redakti

 
Nacia Instituto pri Sano Konstruaĵo n-ro 50

La ĉefkampuso de la Nacia Instituto pri Sano, la Nacia Instituto pri Mensa Sano, la Nacia biblioteko de Medicino, la Uniformitaj Servoj Universitato de la Sansciencoj kaj la Walter Reed Nacia Armea Medicina Centro situas en Bethesda, same kiel la ĉefsidejo de aliaj registaraj institucioj kaj entreprenoj, inkluzive de Lockheed Martin.

Bethesda estas riĉa antaŭurbo kun alta mezuma enspezo kaj eduknivelo. Multaj estas altrangaj ŝtatoficistoj en apuda Vaŝingtono. En 2014, laŭ Forbes, Bethesda estis la unua en Usono laŭ la edukado de ĝiaj loĝantoj [1] kaj en la rangotabelo de meza familia enspezo laŭ la revuo Time [2].

Kiel nekorporigita komunumo, Bethesda havas neniun oficialan nek definitivan urbolimon. La Usona Censo difinas lokon por censceloj kiel "Bethesda". La United States Geological Survey difinis Bethesda kiel "areon" prefere ol urba setlejo, iomete diferenca de la censdifino. Laŭ taksoj publikigitaj de la censo de 2020, la komunumo havis loĝantaron de 68 056 personoj je tiu ĉi jaro.

Referencoj redakti

  1. Suzan Adams, La plej edukataj urboj en Usono, Forbes la 30a de julio 2014
  2. Top Earning Towns, Revuo Time, la 19a de septembro 2014

Eksteraj ligiloj redakti

 
Panorama vido de la urbocentro de Bethesda