Betoniko (Stachys officinalis, sinonimo: Betonica officinalis) estas planto el la familio de la Lamiacoj (Lamiaceae). La specio estas tre rara kaj la nombro da ili tre malpliiĝis.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Betoniko

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Lamiacoj Lamiaceae
Genro: Stakiso Stachys
Specio: S. officinalis
Stachys officinalis (Trevis 1842)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La planto kreskas ĝis 30-90 cm alteco kaj floras de junio ĝis aŭgusto per violruĝaj, kelkfoje blankaj floroj. La floroj formas densan ŝajnspikon. La plejmulto de la folioj estas en radikorozeto. La subaj folioj havas longan petiolon kaj la supraj foliojn mallongan. La folioj havas retforman nervuron. La eĝohava tigo estas ne disbranĉiĝinta kaj havas mallongajn harojn.

La betoniko troviĝas sur herbejodeklivoj kaj je arbarorandoj sur ne tro sekoj, loma kaj kalkoriĉa grundo. La planto ankaŭ estas kultivata kiel ornamplanto.

Kuracaj efikoj redakti

Dum la greka kaj romia antiveco betoniko estis multuzata kiel vomigilo kaj por ĉesigi sangadon. Pedanius Dioscorides jam priskribis la efikon je la nerva sistemo kaj Antonia Musa priskribis en De Herba Vettonica 47 malsanojn, kontraŭ kiuj betoniko povas esti uzata kiel kuracherbo. Nuntempe la efikaj substancoj de la planto estas uzataj kontraŭ afekcioj de la spira sistemo, diareo kaj urinvezika inflamo.

Manĝado redakti

La junaj folioj kaj floroj manĝeblas en salatoj. Kuirite, ĝi povas kolorigi pladojn ruĝaj. De la folioj kaj floroj eblas ankaŭ fari teon.

Eksteraj ligiloj redakti