Betulŝelaj dokumentoj

Betulŝelaj dokumentoj (ruse Берестяные грамоты) estas cirilskribaj notoj kaj leteroj sur betulŝelo, konserviĝintaj specimenoj de rusa skribo el jarcentoj de la 11-a ĝis la 15-a. Trovitaj ĉefe en Velikij Novgorod, la betulŝelaj dokumentoj estas unika materialo por esplori historion de Rusio (speciale la Novgoroda respubliko), ĉiutaga vivo de tiutempaj homoj kaj la rusa lingvo de tiu periodo.

La unua betulŝela dokumento estis trovita la 26-an de julio 1951: ĝi estis listo de feŭdaj sendaĵoj al iu Foma. Dokumentoj tre bone konserviĝis, ĉar ili kuŝis en tre humida grundo, fakte en subtera akvo, ekster atingo de aero, kio malebligis putriĝon. Aldone, oni skribis sur la ŝelo ne per inko, sed simple skrapante literojn per speciala skrapilo. Tial ĉiuj trovitaj betulŝelaj dokumentoj estas tre bone legeblaj.

Dokumento numero 109. Letero pri aĉeto de ŝtelita sklavino. Jaro iam inter 1100 kaj 1120

En la jaro 1951 estis trovitaj naŭ tiaj tekstoj (publikigitaj nur en 1953)[1]. Ĝis nun estas trovitaj 969 betulŝelaj dokumentoj en Velikij Novgorod, 41 en Staraja Russa, 19 en Torĵok, 15 en Smolensk kaj 8 en Pskov.

Betula ŝelo estis neprestiĝa informportanto, taŭga por personaj notoj, malnetaĵoj aŭ neformalaj leteroj. Pli seriozajn tekstojn oni skribis sur pergamento. Unu el la trovitaj dokumentoj enhavas eksplicitan direktivon: reskribu sur pergamento antaŭ ol sendi. Oni ĉesis skribi sur ŝelo, kiam en la 16-a jarcento papero iĝis malpli kosta.

Plejparto de la trovitaj betulŝelaj dokumentoj estas iam forĵetitaj pro nebezonateco, neniam estis trovita io simila al arkivo aŭ biblioteko. Trovitaj tekstoj ofte estas dispecigitaj (ĉar antaŭ forĵeto multaj homoj disŝiras siajn notojn kaj leterojn).

Periodigo redakti

Por diveni daton de certa dokumento oni uzas diversajn teknikojn, plej grave la stratigrafian analizon. Ĉiu dokumento estas trovata en certa kultura tavolo, apud la aliaj dokumentoj, moneroj kaj ceteraj gravaj markiloj de sia periodo. En Velikij Novgorod aparte gravas la tiel nomata dendrokronologia metodo: en la urbo ĉiujn kelkajn jarojn oni ŝanĝadis la lignan pavimenton, kutime metante novan sur la malnovan. Tiel dokumentoj, trovataj inter la pavimentaj tavoloj aŭ apud ili povas esti datigitaj kun precizeco de 30-40 jaroj.

Alia periodiga ebleco estas mencio en la teksto de gravaj konataj personoj.

Lastatempe, pro multeco de esploritaj trovitaĵoj, oni jam povas datigi dokumentojn ankaŭ laŭ lingvaĵo kaj skribmaniero.

Lingvo de betulŝelaj dokumentoj redakti

Plejparto de la betulŝelaj dokumentoj trovitaj en la teritorio de la Novgoroda feŭda respubliko (do, en Novgorod Velikij, Staraja Russa kaj Torĵok) estas en la malnova novgoroda dialekto, kiu diferencas de la konataj tekstoj en la malnov-rusa lingvo en diversaj niveloj: fonetiko, morfologio, parte ankaŭ leksiko. Kelkaj apartaĵoj de la novgoroda dialekto estis konataj ankaŭ antaŭe, sed nur per mallongaj citaĵoj en kronikoj surfone de favoro al pli prestiĝa normo (la eklezia slavona aŭ la superdialekta malnovrusa lingvoj).

Betulŝelaj dokumentoj estas tre grava fonto por esploro de historio de la rusa lingvo. Ili permesas pli precize esplori datojn kaj limojn de disvastigo de certaj lingvaj okazoj kaj etimologion de vortoj. Dekoj de eltrovitaj vortoj ne estis uzataj en aliaj konataj fontoj entute: ĉefe tio koncernas ĉiutagan leksikon, kiu ne havis ŝancon aperi en literaturaj verkoj de tiu tempo. Bona ilustraĵo pri leksikaj elektoj estas blasfemaĵoj, renkontitaj entute en kvar dokumentoj: ekzemple en la dokumento numero 35 el Staraja Russa sub afabla peto al sia frato per alia skribmaniero estas alskribo „frato Jakov, fiku kuŝe“, kiun oni traktas kiel ŝercan alvokon konduti, kiel ĉiuj, sen strebo esti tro originala.

La dokumentoj preskaŭ senpere respegulas la vivan parolatan lingvaĵon de sia tempo kaj preskaŭ ne havas influon de libra tradicio en morfologio kaj sintakso.

Historia signifo redakti

La betulŝelaj dokumentoj estas samtempe arĥeologiaj kaj skribaj fontoj: la loko, kie ili estis trovitaj, same gravas por historio, kiel ankaŭ ilia enhavo. La dokumentoj „nomas“ trovitaĵojn de arĥeologoj: anstataŭ „domo de nobela novgorodano“ oni ekscias pri „domo de pentristo Olisej Petroviĉ kromnomata Greĉin“. Menciataj nomoj, monsumoj, geografiaj lokoj parolas multon pri historio de konstruaĵoj kaj iliaj posedintoj.

Dank’ al la betulŝelaj dokumentoj estas esplorita genealogio de kelkaj bojaraj (nobelaj) familioj de la malnova Novgorod, estis eltrovita politika rolo de kelkaj personoj, pri kiuj oni nesufiĉe skribis en la konataj kronikoj. La dokumentoj klarigas multon pri la uzo de terpecoj kaj pri la ekonomiaj rilatoj de la Novgoroda ŝtato kun aliaj landoj.

La betulŝelaj dokumentoj tre reliefe rakontas pri la ĉiutaga vivo de la malnova Rusujo: kion oni manĝis, kiel vestis sin, kiel rilatis ene de familio. Mem ekzisto de la betulŝelaj dokumentoj atestas pri la vasta disvastiĝo de klero, pri kio oni ne havis imagon antaŭe. Urbanoj lernis alfabeton en infanaĝo (estis trovitaj kelkaj lernaj skribaĵoj de knabo Onfim, supozeble 6-7-jara tiam, en kiuj li ankaŭ mencias siajn lernejajn amikojn) kaj mem skribis siajn leterojn. Ankaŭ virinoj scipovis legi kaj skribi: la familia komunikado en Novgorod pruvas, ke virino havis relative altan socian pozicion: virinoj sendis al la edzoj „ordonojn“ kaj memstare partoprenis en financaj rilatoj. Tre interesa kaj riĉa je novaj eltrovoj estas amletero de junulino el la 11-a jarcento (dokumento numero 752[2]).

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. А. Л. Хорошкевич. Открытие новгородских берестяных грамот в историографическом контексте начала 50-х годов XX в. // Берестяные грамоты: 50 лет открытия и изучения. М.: Индрик, 2003, сс. 24-38.
  2. Dokumento 752: teksto kaj traduko en la modernan rusan Arkivigite je 2008-01-20 per la retarkivo Wayback Machine. Virino riproĉas sian amaton pri lia neveno kaj pardonpetas pri eventuala ofendo; konserviĝis nur la komenca kaj fina partoj de supozeble granda letero.