Bhalval
Bhalval urdue بهلوال estas urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), en kantono de Sargodha, kie Bhalval estas sidejo de la samnoma distrikto.
Bhalval | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40410 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 82 556 (2017) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 32° 16′ N, 72° 54′ O (mapo)32.26527777777872.902777777778Koordinatoj: 32° 16′ N, 72° 54′ O (mapo) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bhalwal (city) [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- loĝantaro: 100 135 (2017, [1])
- horzono: UTC+ 5
- poŝtkodo:
- telefonkodo: 04862
- Supermara alteco: m
- Areo:
Geografio redakti
Bhalval situas en la nordorienta (iom meza) parto de la lando [2]. Bhalval kuŝas ĉirkaŭ 30 kilometrojn nordoriente de la kantona sidejo Sargodha, Ĝelum (rivero) fluas norde de la urbego.
Ekonomio redakti
Bhalval estas ĉefe agrokultura kaj plej konata pro siaj oranĝaj plantejoj. Ankaŭ en la ĝardenoj tiaj fruktarboj kreskas. Plejparto de la homoj estas kamparanoj (komprenu:agrikulturistoj). Oni rikoltas ankaŭ rizojn kaj tritikojn. Tamen en la urbego funkcias sukerproduktejoj kaj prilaborejoj de laktoj. Aparta firmao okupiĝas pri irigaciaj zorgoj.
Loĝantaro redakti
1972 | 1981 | 1998 | 2017 |
---|---|---|---|
13 093 | 35 434 | 61 523 | 100 135 |
La loĝantaro pliiĝis preskaŭ okoble inter 1972 kaj 2017. Inter 1998 kaj 2017 la meza jara kresko estis 2.6%, iomete pli alta, ol la tutlanda mezumo (2.4%).
Trafiko redakti
Al Bhalval kuras 5 vojoj, la plej grava el Sargodha. la aŭtovojo M-2, kiu ligas Lahoron kun Islamabado, kuras proksime de Bhalval. La fervoja stacidomo havas grandan trafikon. La plej proksima internacia flughaveno en Fajsalabado funkcias.
Fontoj redakti
- WikiTrans