Biñan - tagaloge Lungsod ng Biñan - estas duaklasa universitata urbego en Filipinoj, en Luzono, en regiono CALABARZON, en provinco Laguno.

Biñan
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 4024
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 407 437  (2020) [+]
Loĝdenso 9 366 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 20′ N, 121° 5′ O (mapo)14.333333333333121.08333333333Koordinatoj: 14° 20′ N, 121° 5′ O (mapo) [+]
Alto 68 m [+]
Areo 43,5 km² (4 350 ha) [+]
Horzono Norma Horzono de Filipinoj [+]
Biñan (Filipinoj)
Biñan (Filipinoj)
DEC
Biñan
Biñan
Situo de Biñan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Biñan [+]
vdr
Malnova urbodomo de Biñan

Geografio redakti

Biñan kuŝas parte laŭ deklivoj laŭ lago Laguna de Bay [1]. Santa Rosa (Laguna) troviĝas nur 4, San Pedro (Filipinoj) 5, Dasmariñas 16, ĉefurbo Manilo 30, provinca ĉefurbo Santa Cruz (Laguno) 35, Kezonurbo 39 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

Hispana kapitano malkovris Biñan en 1571. La loko estis apartigita de la najbara komunumo en 1688, tio estas la oficiala fondo. En 1791 ankaŭ Santa Rosa estis apartigita. Ĉi tie vivis en 1869 José Rizal kiel juna knabo. En la 1980-aj jaroj Biñan atingis la internacian klasifikon urbego (pli granda, ol 100 mil), laŭ alia filipina klasifiko en 2010, fine en 2015 la urbego ricevis la statuson unua kongresa distrikto.

Ekonomio redakti

Biñan estas taŭga por agrikultura kaj urba evoluoj. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas rizojn, en la urbo 2 industriaj parkoj troviĝas. Ne mankas la vendejegoj en la urbo. Estas ankaŭ fiŝkaptado en la lago.

 
Nova urbodomo en Biñan

Eduko kaj religio redakti

Biñan gastigas 3 universitatojn kaj aliajn gravajn lernejojn. Kristanismo estas la ĉefa religio en la urbo, la plimulto estas katolikoj, krome estas kelkaj sektoj, mormonoj, metodistoj, baptistoj.

Trafiko redakti

Biñan havas trairan nacian aŭtovojon inter Santa Pedro kaj Santa Rosa, krome kelkajn flankovojojn ĉefe al la lago. La loĝantoj uzas biciklojn, triciklojn, busetojn kaj aŭtobusojn.

 
Vojo en Biñan

Klimato redakti

La klimato de Santa Rosa estas klasifikita kiel tropika. Jare pluvas ĉirkaŭ 2000 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, tamen inter majo-novembro ili estas pli oftaj. La averaĝa jara temperaturo varias inter 26-32 °C, la monatoj ĝenerale ne diferencas. Biñan estas protektita de montoj en la periferiaj lokoj.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans