Bi-diskoj (ĉine 璧, pinjine Bì) estas diskoj el Jado kun meza truo, kiuj en la antikva Ĉinio uziĝis kiel prestiĝaj objektoj kaj en la Liangzhu-kulturo (3300 ĝis 2300 a.K.) de la Neolitiko estis ritaj objektoj. La plej multaj el tiuj objektoj kune kun ritaj jadaj tuboj troviĝis en la tomboj de altrangaj mortintoj. Oni supozas, ke la objektoj simboligas la ĉielon. La ekzakta religia signifo varias de dinastio al dinastio. La diskoj ĝenerale grandas inter 25 kaj 30 centimetroj - tamen escepte ankaŭ estas ekzempleroj kun diametroj de nur 1 kaj pli ol 50 centimetroj. En fruaj epokoj ili estis sendekoraj, en postaj epoko arte dekoritaj per ornamoj de vivaĵoj ĉizitaj probable per ŝarkodentoj.

Bi-disko, ekspoziciita en la muzeo pri aplikata arto en Frankfurto-ĉe-Majno, Germanio

Eksteraj ligiloj redakti