Bi Ŝeng

ĉina inventisto (990-1052)

Bi Ŝeng (毕升 en simpligita ĉina; 畢昇 en tradicia ĉina; kaj Pì Shēng en la skribsistemo Wade-Giles) (Bianjing, 972 - Samloke, 1051)[1]​ estis ĉina inventisto. Inter la jaroj 1041 kaj 1048 li inventis la presmaŝinon de moveblaj tipoj.[2]​ Tiu invento estis unu el la Kvar Grandaj Inventoj de Antikva Ĉinio. La sistemo de Bi Ŝeng estis farita el ĉina porcelano kaj estis inventita inter 1039 kaj 1048 dum la mezepoka Song dinastio. La Komunumo Biŝeng (畢昇社區) en Ŭenkvan, Huanggang, Hubejo, estas nomita laŭ Bi Ŝeng. La luna kratero Bi Ŝeng en la kvadranto LAC-7 ĉe la norda poluso en la fora flanko de la Luno estis nomita laŭ Bi Ŝeng far de la IAU en Aŭgusto 2010.[3]

Bi Ŝeng
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 990 (0990-01-01)
en Yingshan County
Morto 1-an de januaro 1052 (1052-01-01) (62-jaraĝa)
en Ĉinio
Ŝtataneco Norda Song-Dinastio
Okupo
Okupo inventisto • presisto
vdr

La unua versio de la presmaŝino de moveblaj tipoj estis farita el ligno, sed poste Bi Ŝeng faris ĝin el pli longdaŭra kaj rezistebla porcelano. En 1234, du jarcentojn poste, koreoj faris alian version el pli longdaŭra kaj rezistebla metalo. Nur en 1440, la germana Johannes Gutenberg (1398-1468) ― plej verŝajne sen kono pri de la ĉina presmaŝino ― reinventis presmaŝinon de moveblaj tipoj.[4]

Notoj redakti

  1. «Bi Sheng». Gazetteer of Planetary Nomenclature. Flagstaff: USGS Astrogeology Research Program. OCLC 44396779.
  2. Robert Lechêne. «Pi Sheng. Chinese alchemist». Encyclopedia Britannica. Konsultita la 19an de Novembro 2017.
  3. Blue, Jennifer (25a de Julio, 2007). "Gazetteer of Planetary Nomenclature". USGS. Alirita en 2007-08-05.
  4. Martin, Henri-Jean. (1995) “The arrival of print”, The History and Power of Writing. University of Chicago Press, p. 217. ISBN 0-226-50836-6.