Biafro estis sendependa lando dum 3 jaroj en Afriko.

Respubliko de Biafro
Plena origina nomo:
igbe Bịafra ,
angle 
Republic of Biafra'
 Niĝerio 19671980 Niĝerio 

historia neagnoskita ŝtato • neagnoskita ŝtato
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
13 500 000
Nacia konsisto:
Ŝtat-strukturo
Biafra pundo Biafra pundo
Antaŭaj ŝtatoj:
Niĝerio Niĝerio
Postsekvaj ŝtatoj:
Niĝerio Niĝerio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Mapo pri Biafro
Etnoj de Niĝerio

Situo redakti

Biafro estis parto de Niĝerio, situante oriente kaj sude laŭ la marbordo kaj ĉe elfluejoj de la riveroj Niĝero kaj Kroso.

Tiu areo estas riĉa ekzemple pro kuŝejoj de nafto kio vekis la atenton de aliancanoj kiuj apogis la respektivajn partiojn por poste profiti pli favoran sintenon de la registaroj, ĉefe okcidentaj landoj apogis la centran niĝerian registaron dum socialismaj landoj apogis la partion de la separatistoj.

Historio redakti

Biafro deklaris sian sendependecon de Niĝerio. En 1966 oficiroj faris puĉon. Enugu iĝis ĉefurbo. La loĝantoj estis precipe igboj. Nur 4 afrikaj landoj kaj Haitio agnoskis la landon. En 1967 Niĝerio atakis Biafron. Dum la militado la loĝantoj ne ricevis manĝaĵojn; la malsato ŝokis la mondon, kiam disvastiĝis kaj populariĝis fotoj de nudaj geinfanoj havantaj ŝvelajn ventrojn. Pro la konstanta militado mortis pli ol 1 miliono da personoj. En 1970 la ŝtato ĉesis kaj iĝis parto de Niĝerio.

Vidu ankaŭ redakti