La Biaka nestamasuloBiaka megapodo (Megapodius geelvinkianus) estas specio de birdo de la familio de Megapodiedoj. Kelkaj taksonomiistoj konsideras tiun kiel subspecio de la Malhela megapodo, aliaj kiel subspecio de la Oranĝpieda nestamasulo, sed ĝi estas pli kaj pli konsiderata distinga specio. Ĉiuj specioj de la familio de nestamasuloj kovas la ovojn ne per rekta sidado sur ili, sed per enterigo en amasnestoj, el kio devenas la komuna nomo de la familio. La latina scienca nomo kaj de la genro kaj de la familio devenas el kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka signife respektive granda kaj piedo, alude al ties grandaj, fortikaj kruroj kaj piedoj necesaj por rasti enormajn kvantojn de tero kaj vegetala materialo, kies putriĝo poste varmigos la ovojn. Biako estas insulo ĉe la norda marbordo de Papuo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Biaka nestamasulo
Biaka nestamasulo
Biaka nestamasulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Megapodedoj Megapodiidae
Subfamilio: [[]]
Genro: Megapodius
Specio: M. geelvinkianus
Megapodius geelvinkianus
(A.B. Meyer, 1874)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu specio troviĝas nur en Okcidenta Nov-Gvineo, Indonezio.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj arbustaroj. Tiu specio estas minacata pro habitatoperdo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • BirdLife, 30043, Megapodius geelvinkianus