Bianrifi Tarmidi

komora politikisto

Bianrifi Tarmidi (naskiĝis en 1958) estas komora politikisto. Li fariĝis la ĉefministro de la Komoroj de la 2-a de decembro 1999 ĝis la 29-a de novembro 2000. Li estas nuntempe ministro pri justico kaj internaj aferoj en la aŭtonoma registaro de la komora insulo Mohéli.

Bianrifi Tarmidi
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1958 (1958-03-15) (66-jaraĝa)
Ŝtataneco Komoroj vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tarmidi estis nomumita ĉefministro fare de prezidanto Kolonelo Azali Assoumani laŭ internacia publika premo post la puĉo de aprilo 1999, sen havi realan povon. La politikisto en tiu pozicio anstataŭis la antaŭan ĉefministron Abbas Djoussouf, kiu estis forigita el sia ofico per la puĉo.