Biar estas hispana municipo kiu lokiĝas en Valencia Komunumo kaj en nordokcidento de provinco Alakanto.[2] Tiu havas etendon de 98,17 km² kaj estis loĝata de 3 655 personoj en 2020.[3][4]

Biar
vilaĝo
Panoramo de Biar
Flago
Blazono
municipo en Hispanio • municipo de Valencilando
Ŝtato Hispanio Hispanio
Regiono Valencia Komunumo
Provinco Provinco de Alakanto
Komarko L'Alt Vinalopó
Supermara alteco 700 m s. m.
Koordinatoj 38° 37′ 47″ N 00° 45′ 59″ U / 38.62972 °N, 0.76639 °U / 38.62972; -0.76639 (mapo)
Areo 98,17 km² (9 817 ha)
Loĝantaro 3 655 (2020)
Denseco 37,23 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 03410[1]
ISO 3166-2:ES ES-A
Biar (Hispanio)
Biar (Hispanio)
DEC
Biar (Provinco Alikanto)
Biar (Provinco Alikanto)
DEC
Situo enkadre de Provinco de Alakanto
Vikimedia Komunejo: Biar
Retpaĝo: http://www.biar.es
Map
vdr
Biar.

Estis jam setlejo en la zono ekde epoko de prahistorio,[5] kvankam la aktuala kerno aperis dum la periodo de Al-Andalus. Post la konkero fare de kristanoj la loko estis anigita en la Regno de Valencio kaj ludis gravan rolon en landlimaj konfliktoj kun la senjorlando de Villena kaj la cetero de la Regno Kastilio.[6]​ Ekde la 16-a jarcento startis periodo de ekonomia kaj demografia krizo kiu ne estis superita ĝis mezo de la 18-a jarcento. En la 20-a jarcento oni instalis industriojn, partikulare tekstilajn kaj por ŝuoj, el kiuj aktuale la tekstila industrio hegemonias, kun plasto kaj iom da grafikaj industrioj, kaj survivado de malgranda rura sektoro bazita ĉefe sur olivarboj kaj malpli sur migdalarboj kaj malgrandaj fruktoĝardenoj; nun oni klopodas helpi turismon kaj servojn.[6]

La municipo konservas gravan historian kernon, komponita de kastelo, preĝejo Asunción, ermitejoj kaj aliaj konstruaĵoj.[7] Menciindas ankaŭ la natura heredo, ĉar la duonp de la municipa teritorio estas forsta areo,[8]​ inklude kelkajn monumentajn arbojn.[9]

Referencoj redakti

  1. Buscador de Códigos postales de Correos
  2. Mapa de Comarques de la Comunitat Valenciana. Arkivita el la originalo je 2021-04-10. Alirita 2021-04-13.
  3. Datos generales de Biar - Diputación de Alicante
  4. INEbase / Demography and population /Municipal Register. Population by municipality /Nomenclature: Continuous Register Population by Population Unit / Results
  5. García Beviá, Marco Aurelia; Eduardo J. López Seguí; José Ramón López Ortega (1990-1991). «La Cova del Cantal (Biar, Alicante)». Lucentum: Anales de la universidad de Alicante. Prehistoria, arqueología e historia antigua (Alicante: Universidad de Alicante) (9-10): 25-50. ISSN 0213-2338. Konsultita la 19an de Aprilo 2021.
  6. 6,0 6,1 ​ «Biar». Gran Enciclopedia Temática de la Comunidad Valenciana. Geografía. Editorial Prensa Valenciana. 2009.
  7. «Monumentos» (html). Biar.es. 12a de decembro 2004. Arkivita el originalo la 26an de decembro 2009. Konsultita la 19an de Aprilo 2021.
  8. «Biar» (html). Costablanca.org. 2009. Arkivita el originalo la 10an de julio 2010. Konsultita la 19an de Aprilo 2021.
  9. La cultura del árbol (56). Novembro 2009. pp. 56-57.