Biblia antropologio

Biblia antropologio konstruiĝas, rilate la Malnovan Testamenton, ĉirkaŭ du vortoj ofte uzataj por difine indiki la homon:

  • (hebr.) אדם (âdâm); (greke) ἄνθρωπος (anthrōpos); (latine) homo. Ĝi indikas la homon ĝenerale, nome la homa estaĵo, kiel individuo kaj ankaŭ kiel specio, ĉar ĝi malsamas al la bestoj, sed ankaŭ havas ion komunan kun ili; אדם (âdâm) havas la saman radikon de אדמה ('ădâmâh), tero, kun aludo al la koloro de la argilo אדם ('âdôm) esti ruĝa. בּן אדם (bên âdâm), filo de la homo, indikas la unuopulon, kiel filon de homa specio, de la homaro.
  • (hebr.) אישׁ (îysh); (greke) ἀνήρ (anēr); (latine) vir. Individua homo en siaj forto kaj valoro. Tiu koncepto estas ankaŭ enkampigita kiam temas pri militistoj, herooj, el la termino גּבּר (gibbôr), la fortulo; dum la poeta אנשׁ ('ĕnash) precipe en la esprimo en Danielo בר אנשׁ (bar nâsha'), la "filo de la homo".

Malnova Testamento redakti

La biblia koncepto pri homo havas du gravajn karakterizojn penetrantajn kaj la Malnovan Testamenton kaj la Novan Testamenton:

  • La homa estaĵo estas ĉiam pensita ene de siaj rilatoj kun Dio, kaj kiel kreaĵo kaj kiel pekulo. La sendependo el Dio aŭ la homo kiu decidas laŭvole aŭ ties intrinseka valoro estas elementoj kompreneblaj nur en la rilato kun Dio: lia valoro en la bono kaj malbono, laste-laste, konsistas en tiu rilato.
  • La homa estaĵo estas ĉiam konsiderata en lia unueco de korpo kaj animo. En la Biblio tute mankas unu el la grekaj ideoj de animo, tiu de animo enprizonigita en la korpo, kiu trovus sian plejbonan sorton per liberiĝo de ĝi. La homa korporeco estas sendube bona, ĉar dia donaco (tio poste plifortigos pro la homigo de la Difilo). La homa estaĵo rajtas ĝui pri ĝi nebezonante asketajn praktikojn (se ne kun modero) same kiel pri ties materiaj bonaĵoj. Sed tiu ne estas materialista koncepto ĉar en la nocio de homo plielstaras la “spiritaj aŭ spiritualaj” aspektoj, personaj, korinklinaj kaj volo, konscienco kaj konscio. La biblia terminaro plejoftas tiuj vortoj-signifoj:

“Korpo” ne aludas nuran fizikan organismon, sed la tutan personon.

“Karno” entenas ne nur histojn de la homa tuteco, sed la personon en ties aspekto de febleco krea kaj peka.

“Koro” memorigas la centron konscian, afekcian, sed ankaŭ la inteligenton. La fizikaj aspektoj tial ne kontraŭmetiĝas kontraŭ tiuj spiritaj, aŭ ties limigoj aŭ negado, sed de ĝi ili estas rekta kaj legitima esprimo. La tuta korporeco estas travidebla spegulo, simbolo kaj persona signo de la homo. En la preĝo, fakte, la korpo surgenua aŭ klinita esprimas adoron ne malpli ol vortoj kaj piaj pensoj.

Nova Testamento redakti

Malgraŭ influo de helenismo, la koncepto pri homo en la Nova Testamento (kaj jam en la lastaj libroj de antaŭa testamento kiel en la Saĝo kaj Makabeoj, kanonaj por la katolikoj kaj diversaj kristanaj eklezioj) substance restas la sama de la Malnova. La termino ἄνθρωπος (anthrōpos) sugestas ĝeneralsencan homan estaĵon, kontraŭmetite distingigante el la bestoj (Evangelio laŭ Mateo 12,12), el la anĝeloj (1 Kor 4,9), al Jesuo Kristo (Galatoj 1,12), al Dio (Marko 11,30 (kie Dio estas aludata per la respektoplena perifrazo “la ĉielo”). Ankoraŭ ἄνθρωπος esprimas la kreaĵan homan feblecon (Epistolo de Jakobo 5,17), kiu estas destinita al morto (Hebreoj 9,27), kaj pekema (Romanoj 3,4; 5,12).

Tiaj negativaj karakteroj esprimiĝas per la lokucio “laŭ la karno”, kiu foje intencas rimarkigi la maladekvatecon de tiu homa aspiro (1 Kor 15,32), precipe referencata al la kredo (Rm 3,5) aŭ kontraŭmetita al la aŭtoritato de la Dia Vorto (1 Kor 9:8; Gal 1,11); alifoje ĝi ricevas la sencon de inklino al la peko ("marŝi laŭ la homo", 1 Kor 3,3).

Tipaj hebraj esprimoj estas tiuj en kiuj ἄνθρωπος (anthrōpos) estas sekvata de genitivo: "ἐν ἀνθρώποις ἐνδοκία" (Gloron al Dio en la plejaltoj, kaj pacon en la tero al la homoj kiujn li amas (litere: homoj de bona volo) Lk 2,14); "la homo de la malbono” (ὁ ἄνθρωπος τῆς ἀμαρτίας), nome la antonomazia maliculo, la Antikristo (2 Tes 2,3), "Homo de Dio" 2 Tim 3,17), kiu atentigas, laŭ la hebrea uzo, pri la servistoj de Dio, profetoj, responsuloj de la Eklezio.

Kompare kun la eventoj de la Savo la homo tiel difinita akiras la fizionomion de “malnova homo”, al kiu oni kontraŭmetas la novan realon, promesitan, kaj jam komence ekspertatan de la “nova homo” Rm 6,6 (sciante, ke onia malnova homo estas kun li krucumita, por ke la korpo de peko estu neniigita, por ke oni jam ne estu sklavoj al peko); Koloseanoj 3,9ss; (se almenaŭ vi lin aŭdis, kaj en li estis instruitaj, kiel en Jesuo estas vero; 22 por ke vi formetu, rilate al antaŭa konduto, la malnovan homon, pereeman laŭ trompaj deziroj, 23 kaj renoviĝu rilate al la spirito de via menso, 24 kaj surmetu la novan homon, kreitan laŭ Dio en justeco kaj vera sankteco.) Efesanoj 4,22ss), kiu estas ankaŭ difinita kiel “interna hono” ("kontraŭstaranto de la “ekstera homo”, nome de la homo en siaj aspektoj de spirita kadukeco ("Pro tio ni ne senkuraĝiĝas; sed kvankam nia ekstera homo kadukiĝas, tamen nia interna homo renoviĝas tagon post tago) 2 Kor 4,16).

La nova homo ne estas nur la individua homo renovigita, rajtas ankaŭ kolektiva interpreto, ke estas la Eklezio la sola homo nova en kiu Kristo kolektas hebreojn paganojn igante ilin unusola korpon sub la flugiloj de Dio laŭ diversaj tekstoj (Ef, 1Kor,) samaniere ke la malnova Adamo reunuigas la tutan homaron ankoraŭ nerenovigitan en Jesuo Kristo. [1]

Korpo laŭ kristana kredo redakti

Laŭ kristanismo la homa korpo tiom dignas kaj tiom estas honorata per la simila volo de Kristo homigita ke ankaŭ ĝi meritas la resurekton kiel okazis en la primico Kristo. Tio estas multfoje asertata en la bibliaj tekstoj de la Nova Testamento kaj ankaŭ en la Malnova (eksplicite en tiuj kanonaj por diversaj kristanaj eklezioj).

Kiel estos la korpo resurektigita? Tiu estas problemo, eĉ se ne grava, de la teologio, ĉar pri tiu nenion diras la Sanktaj Skriboj. Paŭlo parolas pri korpo “spiritigita”, sen tamen pli precizigi.

Animo laŭ kristana kredo redakti

Laŭ kristanismo la animo distingiĝas el la korpo kun kiu faras unuecon substancan kaj estas senmorta.

Kelkaj diras ke la senmorteco de la animo estas koncepto propra de la kultura greka, kiu penetrante en kulturon hebrean tiun modifi. Vere ĉiuj la mediteraneaj popoloj konfesis la senmortecon de la animo, kun kiuj hebreoj kaj poste kristanoj havis kontaktojn. Tiuj ĉi lastaj trovis konfirmon en la religio aŭ kulturoj helenismaj, al kiuj liveris ankaŭ la motivon de la senmorteco: tio estas, homo bildo de Dio kaj similigita al Kristo por la kamarado kun Dio.

Pri la ligo inter animo kaj korpo estas problemo pli de filozofio ol de la kristana religio, kiu nur asertas ke la animo animas ekde la unua momento de koncipiĝo la tuta homan personon kaj estas kreata rekte de Dio.

Bibliografio redakti

  • Millard Erickson, Christian Theology 2a eldono, 537
  • Bultmann, Rudolf (1953) (germane). Theologie des Neuen Testaments. Tübingen: Mohr. pp. 189–249. (angla traduko de la Nova Testamento, 2 vol, Londono: SCM, 1952, 1955)
  • Bultmann, I: 192
  • Hebrew-English Lexicon, Brown, Driver & Briggs, Hendrickson Publishers.
  • Baker's Evangelical Dictionary of Biblical Theology.
  • Dictionary of Biblical Theology, Father Xavier Leon Dufour, 1985.
  • New International Dictionary.
  • New Dictionary of Biblical Theology.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti