Bibliotheca Teubneriana

Bibliotheca Teubneriana aŭ plentitole Bibliotheca scriptorum Graecorum et Romanorum Teubneriana (germane: Teubners Bibliothek griechischer und lateinischer Schriftsteller) estas en 1849 fondita serio de sciencaj eldonoj de verkoj de la grek-romia antikvo. Ofte videblas la mallongigo BT.

Bibliotheca scriptorum Graecorum et Romanorum Teubneriana
eldonkolekto
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr
eldono de Johano Stobeo

Nomkutimoj redakti

Teubneriana plej ofte signifas unuopan eldonon (komplete latine: editio Teubneriana), pli malofte la tutan kolekton. La samo validas koncerne la terminon Oxoniensis se konsideri la konkurencajn produktojn britajn de Scriptorum Classicorum Bibliotheca Oxoniensis; plej oftas la serio-nomo Oxford Classical Texts.

Kromaj serioj de eldonoj de klasikaj tekstoj helenaj/latinaj estas ekz: Loeb Classical Library, Collection Budé kaj Sammlung Tusculum.

Historio redakti

Dum la 19-a jarcento ekzistas granda foso inter unuaflanke multekostaj eldonoj kiujn aĉeti povis nur bibliotekoj respektive riĉuloj kaj aliaflanke simplegaj, ofte fuŝaj kaj malbone binditaj eldonoj por studentoj kaj lernantoj. Pro la tiutempe ege granda graveco de la malnovaj lingvoj tamen multaj dependis de haveblaj tekstkorpusoj. Tiun ĉi kontraŭdiron provis neniigi jam la lepsika eldonisto Carl Christoph Traugott Tauchnitz publikigante malmultekostajn tekstojn. Tion imitadis Benedictus Gotthelf Teubner, iama dungito de Tauchnitz. Li fondis Lepsike en la 1811-a jaro propran eldonejon B.G. Teubner kie startis en la 1849-a jaro la menciita serio Bibliotheca scriptorum Graecorum et Romanorum Teubneriana.

Ene de nur malmultaj jaroj sukcesis surmerkatigi relative kmpletan serion de gravaj antikvaj verkistoj. Sub lia egido kaj liaj posteuloj fariĝis Bibliotheca Teubneriana internacie ege ŝatata institucio. Tie aperis de la plej elstaraj klasikaj filologoj prilaboritaj ekdotike senmakulaj aĵoj (la t.n. editiones maiores) kaj paralele tekste identaj eldonoj sen scienca aparato por (alt)lernejanoj (la t.n. editiones minores).

Post la Dua mondmilito ankaŭ Teubner-eldonejo dividiĝis en du firmaojn en komunisma GDR kaj la libera parto de Germanio. Sekve ekzistis ĝis Turniĝo du bibliotekoj. Pro ke la graveco de malnovaj lingvoj en lernejaj horartabuloj malkreskis (kaj certe ankaŭ pri la facila tekstodisponigo interreta) oni pli koncentriĝis pri la faro de ekskluzive sciencaj eldonoj. De 1999 Bibliotheca Teubneriana aperis ĉe la eldonejo K. G. Saur. Post intertempa transpreniĝo fare de The Thomson Corporation en 2005 la tuto apartenas ekde aŭgusto 2006 al la eldonejo Walter de Gruyter.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti