La rivereto Bickenalb (france: Bickenalbe) estas ĉirkaŭ 23 km longa alfluanto de la rivereto Hornbach, kiu havas sian fonton en Loreno kaj fluas tra Sarlando al la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. La Bickenalb senakvigas kune kun siaj flankrojoj la Biĉan Landon (Pays de Bitche) en la nordokcidento de la Departemento Moselle kaj la sudorienton de la distrikto Saarpfalz.

Bickenalb
rivero
Bazaj informoj
Situo Francio, regiono Loreno kaj Germanio federacia lando Rejnlando-Palatinato
Rivera reto Rejno
Longeco 32 km
Fluo
Fonto apud Petit-Réderching)
- Alteco super marnivelo 336 m
Enfluejo apud Zweibrücken-Ixheim en la rivereton Hornbach
- Alteco 223 m
Geografio
Trairataj urboj Zweibrücken
vdr

Fluejo redakti

La Bickenalb fontas apud Petit-Réderching kaj fluas nordorienten tra Bettviller kaj preter Erching laŭlonge de la ŝtatlimo. Poste ĝi enfluas la distrikton Saarpfalz kaj fluas laŭlonge de la strato L 110 tra Peppenkum kaj Altheim al la federacia landlimo. La rivereto enbuŝigas post paso de Mittelbach, mallonge antaŭ Zweibrücken-Ixheim, de maldekstre en la rivereton Hornbach, kiu ĉ. 2 km pli poste enfluas la rivereton Schwarzbach.

Alfluantoj redakti

  • Marxbach (maldekstre)
  • Ruisseau de la Dorfwiese (maldekstre)
  • Linschelbach (dekstre)
  • Ehrelbach (maldekstre)
  • Sauerbach (maldekstre)
  • Kotbach (maldekstre)
  • Utweiler Bommersbach (dekstre)
  • Bach aus dem Hochrechsklamm (dekstre)
  • Herschbach (maldekstre)
  • Imbach (dekstre)
  • Medelsheimer Mühlbach (maldekstre)
  • Simbach (maldekstre)
  • Becher Bach (dekstre)
  • Neualtheimer Rohrbach (maldekstre)
  • Altheimer Brühlbach (maldekstre)
  • Rußtalbach (dekstre)
  • Wallenbach (dekstre)
  • Schreckelbach (maldekstre)
  • Sußenbach (maldekstre)
  • Hengstbach (maldekstre), 1,6 km
  • Rechentaler Bach (maldekstre), 1,7 km
  • Langentalbach (maldekstre), 0,8 km

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti