Bideo[1][2] (turke:Bide) estas malalte instalita parto de la sanitaraĵo aŭ tipo de lavujo por la lavado de la eksteraj generaj organoj aŭ de la anuso. La vorto estas derivita el la franca lingvo.

18a-jarcenta bideto en uzo

Historio redakti

En la franca lingvo Bidet estas vorto por poneo (kaj en la malnovfranca lingvo bider signifas troti). Ĉi tiu etimologio venas de la fakto ke oni rajde sidas sur bideo, kiel oni rajdas poneon.

Laŭ iuj la bideo estis invento de francaj meblofaristoj je la fino de la 17-a jarcento aŭ la komenco de la 18-a jarcento, kvankam ekzakta dato aŭ eltrovinto ne estas konataj. Ekzistas teorioj ke la inventinto estis Christophe Des Rosiers, meblisto de la franca reĝa familio. La plej fruaj skribitaj mencioj de la bideo estas de 1710.

Notoj redakti

  1. En PIV ĉe [1]
  2. Bideto ĉe Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 31. Eble tio estas eraro ĉar kolizias kun eta bido. Krome Azorín indikas etimologion el franca bidet (ĉevaleto), ĉar oni uzas ĝin rajdistopoze. Azorín, samloke.