Bienvenido, Mister Marshall

Bienvenido, Mister Marshall (hispane Bonvenon, Mister [s-ro] Marshall) estas nigra-blanka filmo reĝisorata de Luis García Berlanga surbaze de scenaro de Miguel Mihura kaj Juan Antonio Bardem. Ĝi ekestis en Hispanio en 1953

Bienvenido, Mister Marshall
filmo
Originala titolo Bienvenido, Mister Marshall
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1953, 4 apr. 1953
Ĝenro komedia filmo
Kameraado Manuel Berenguer
Reĝisoro(j) Luis García Berlanga
Scenaro Juan Antonio Bardem • Luis García Berlanga • Miguel Mihura
Loko de rakonto Hispanio
Muziko de Jesús García Leoz
Rolantoj Pepe Isbert • Manolo Morán • Elvira Quintillá • Félix Fernández • Lolita Sevilla • Fernando Rey • Alberto Romea • Rafael Alonso • Ángel Álvarez • Manuel Alexandre • José Riesgo • José Vivó • José Franco
IMDb
vdr

Ĝi ricevis la internacian premion de bonhumora filmo dum la Festivalo de Cannes en 1953. Kiel unua filmo hispana ĝi satire komentas kaj kritikas la tiutempajn politikajn cirkonstancojn. Iuj supozas, ke la filmo eskapis la cenzuron nur tial, ke ĝi priskribas ankaŭ la kontraŭfremdulajn sentojn de la homoj.

Rakonto redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Komence de la 1950-aj jaroj en eta hispana vilaĝo, nomata Villar del Río, ekestas la onidiro, ke venos usonanoj por efektivigi evoluigan programon kadre de Plano Marshall (kiu vere ne konsideris Hispanion) kaj disdonos donacojn al ĉiuj vilaĝanoj. Por laŭeble profiti de tiu programo la vilaĝo preparas solenan bonvenigon kaj preskaŭ forgesas ĉion alian. Oni kreas liston pri tio, kion la loĝantoj deziras ricevi (ĉiu havas unu deziron).

La tuta vilaĝo ricevas ornamon, kvazaŭ maskon, por plaĉi al la vizitontoj. Famas la sceno, en kiu oni instigas la vilaĝestron Don Pablo fari publikan paroladon de sur balkono kaj paroli "pri la industrio", kvankam ne estas industrio. Fine montriĝas, ke ne gravas, kion li diros, ĉar neniu el la vizitontoj komprenas la hispanan.

Kiam ĉio estas preparita, efektive venas vico da usonaj aŭtegoj, sed traveturas la vilaĝon sen eĉ halti dum momento. Dorse de la lasta aŭto estas ŝildo kun la vorto goodbye (adiaŭ).

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Rolularo redakti

Eksteraj ligiloj redakti