George Walker "Big Nick" Nicholas (* 2-an de aŭgusto 1922 en Lansing, Miĉigano; † 29-an de oktobro 1997 en Queens, Novjorkio) estis usona ĵazsaksofonisto (tenor- kaj aldosaksofono) kaj kantisto.

Big Nick Nicholas
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1922 (1922-08-02)
en Lansing
Morto 29-an de oktobro 1997 (1997-10-29) (75-jaraĝa)
en Kvinzo
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • kantisto • saksofonisto
vdr

Vivo redakti

Big Nick Nicholas laboris en la 1940-aj jaroj kun Sabby Lewis, J. C. Heard kaj Lucky Millinder; en 1947 li membris en la bandego de Dizzy Gillespie. Nicholas kontribuis 16-taktan soloon je la unua registrado de la afrik-kuba ĵaztitolo "Manteca" de Gillespie (1947). Dum ĉi tiu tempo li ankaŭ komencis muziki kun Hot Lips Page, kio daŭris ĝis 1954. En 1955 li ludis en la bando de Buck Clayton. Krome li laboris kun Hank kaj Thad Jones, Earl Hines kaj Tiny Bradshaw.

En 1951 li ludis en la sepopo de trombonisto Bennie Green kaj prezentis kune kun Miles Davis, Eddie Lockjaw Davis, Billy Taylor, Charles Mingus kaj Art Blakey en la novjorka Birdland.

En 1983 Big Nick Nicholas finfine publikigis sian unuan albumon je propra nomo ĉe diskeldonejo India Navigation, Big Nick Nicholas/Big and Warm.

La stilo de „Big Nick“ estis ege influita de Coleman Hawkins, Nicholas mem influis junan John Coltrane, kiu honore al li komponis la titolon „Big Nick“, kiun li sonregistris por la albumoj de Impulse Duke Ellington & John Coltrane kaj Coltrane.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti