Bikŝuiĝo estas rito per kiu kandidato fariĝas akceptita en la samgon kiel bikŝuo, rajtigita praktiki ŝramanismon.[1][2] Bikŝuiĝo povas okazi pli ol unu fojon en ies vivo.

Bikŝuiĝo
Tradukoj de
Upasaṃpadā
Esperante Bikŝuiĝo
Palie Upasaṃpadā
Terminaro de Budhismo
vdr
Bikŝuiĝo en Birmo.

Laŭ la bikŝua regularo, por bikŝuiĝi, kandidato devas estis minimume 20 jarojn aĝa, havi la permeson de siajn gepatrojn, esti imuna kontraŭ milita servo, esti senŝulda, ne havi kontaĝan malsanon kaj havi baznivelajn studojn pri budhismo. Kandidato pli juna ol 20 jarojn aĝa ne povas bikŝuiĝi, sed povas elhejmiĝi kaj fariĝi ŝramaneto. Post provtempo kiel ŝramaneto, aŭ post kiam li fariĝas 20 jarojn aĝa, li povas kandidatiĝi por bikŝuiĝo.[3]

Tradicie, la rito bezonas la ĉeeston de specifa nombro da bikŝuoj. En fora loko, la ĉeesto de dek aŭ eĉ kvin estas akceptebla.[4]

Virinoj kaj bikŝuiĝo redakti

Laŭ ĉiu tradicio de budhismo, la budho Gotamo kreis samgon de virinoj dum sia vivo, sed tiu samgo malaperis en kelkaj tradicioj, kiel en Teravado. En aliaj, kiel en la skolo Dharmaguptaka en Ĉinio kaj Tajvano, ĝi ankoraŭ ekzistas. En Tibeto, la tradicio de la samgo de virinoj neniam estis enportita en la landon kiam budhismo (skolo Mūlasarvāstivāda) estis enkondukita de bikŝuoj el antikva Barato, sed la 14-a Dalai-Lamao laboradis dum jaroj por plibonigi la situacion.[5] En 2005, li petis al bikŝuinoj de la skolo Dharmaguptaka, ĉefe al la bikŝuino Jampa Tsedroen, starigis komitaton por labori pri la akcepto de la bikŝuiĝo de virinoj en la Tibeta tradicio,[5] kaj donacis monon por studado pri la temo. La Unua universala kongreso pri la rolo de virinoj en la samgo: bikŝuina regularo kaj tradicioj de gebikŝuiĝo okazis ĉe la universitato de Hamburgo de la 18- ĝis la 20-a de Julio de 2007, kune kun la instituto Azio-Afriko de la universitato. Dum la kongreso, la Dalai-Lamao diris, ke ankoraŭ mankas tempo por atingi decidon pri la temo, nuligante la intencon de la kongreso.[6]

Referencoj redakti

  1. Rhys Davids, T.W. Stede, William (1921-1925). The Pali Text Society's Pali-English dictionary. Chipstead, London: Pali Text Society p. 147.
  2. Encyclopædia Britannica (2007). Retrieved 26 Sept 2007 from "Encyclopædia Britannica Online"; "Upasampada"
  3. Encyclopædia Britannica (2007).
  4. Peter Skilling, How Buddhism invented Asia, 2 April 2009. Peter Skilling interviewed by Phillip Adams. Online audio recording
  5. 5,0 5,1 Press. Arkivita el la originalo je 2007-09-28. Alirita 09-05-2018. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-28. Alirita 2019-06-30.
  6. Statement of H.H.-the Dalai Lama. Arkivita el la originalo je 2017-10-02. Alirita 09-05-2018. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-10-02. Alirita 2019-06-30.