La Biknela turdo, Catharus bicknelli, estas mezgranda turdospecio. Tiu specio estas 17,5 cm longa kaj 28 g peza, kaj havas la blanka-malhela-blankan subflugilan bildon karakteran de la turdoj de la genro Catharus. Ĝi estas membro de tre interproksima grupo de migrantaj specioj kiu inkludas ankaŭ la kriptotaksonoj de la Grizvanga turdo kaj de la Salikoturdo (Winker & Pruett, 2006). Ĝi ricevis nomon laŭ tiu de Eugene Bicknell, usona amatora ornitologo, kiu malkovris tiun specion en Monto Slide ĉe Montaro Catskill fine de la 19a jarcento.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Biknela turdo
Biknela turdo
Biknela turdo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Catharus
Specio: C. bicknelli'
Catharus bicknelli
(Ridgway, 1882)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Plenkreskuloj estas olivbrunaj en supraj partoj, iom pli ruĝecaj voste. La subaj partoj estas blankaj kun griza koloro en flankoj; la brusto estas grizecbruna kun malhelaj punktoj. Ili havas rozkolorajn krurojn, malfortan grizan okulringon, kaj grizajn vangojn. Ili estas averaĝe iomete pli malgrandaj ol la tre simila Grizvanga turdo sed estas nedistingeblaj laŭ ekstera aspekto. Kune, la Grizvanga kaj la Biknela turdoj formas paron de kamuflaj specioj, kaj estis iam konsiderataj sampecifaj [1] Arkivigite je 2012-02-11 per la retarkivo Wayback Machine. La kanto estas miksita serio de flutecaj tonoj kiuj finas en pli alta noto.

Ties reprodukta habitato estas arbaroj de konifero en sudorienta Kebekio al Nov-Skotio kaj nordo de la ŝtatoj de Nov-Anglio kaj Novjorkio. Ĝi estas la plej rara kaj sekretema de la turdoj kiuj reproduktiĝas en Nordameriko kaj estas la ununura birdo kiu reproduktiĝas limigite en la nordorienta parto de la kontinento. Ili kutime reproduktiĝas je pli altaj altaĵoj, kutime farante neston super 915 m.[1]

La Biknela turdo havas nekutiman pariĝadan sistemon per kiu inoj pariĝas kun pli da unu masklo. Oni ne scias, ke tia praktiko okazas ankaŭ ĉe aliaj turdoj.[2] Ĝis kvar maskloj povas zorgi pri taskoj konekte kun unu nesto, inklude manĝalporton por la idoj. La nesto estas tipe diketa kaj tasforma, ĉe trunko de konifero. Idoj kreskas rapide, kaj disvolviĝas en 12 tagoj el nuksograndaj idoj al komplete plumigitaj plenkreskaj birdoj. Iksodoj, kaliformuŝoj kaj laŭsoj estas kelkaj el la parazitoj kiuj atakas la Biknelan turdon. La ruĝa sciuro estas la ĉefa predanto de ovoj kaj idoj, laŭ la studoj de ekologio kaj reproduktado.[2] Aliaj predantoj estas la Striakcipitro, la Longvosta mustelo kaj la Akrigostrigo.

La dieto de tiu turdo konsistas ĉefe el insektoj, sed ankaŭ sovaĝaj fruktoj malfrusomere, dum migrado kaj en vintrejoj. Ili kutime manĝas sur arbara grundo, sed ankaŭ kaptas muŝojn kaj plukas insektojn el la arbofolioj.

Tiuj birdoj migras al Karibio, (la Grandaj Antiloj), kaj ĉirkaŭ 90 % de la individuoj vintras en Hispaniolo [2] Arkivigite je 2007-09-26 per la retarkivo Wayback Machine. La Biknela turdo kaj la Grizvanga turdo, kun la Salikoturdo, formas tre fermitan grupon de migrantaj specioj (Winker & Pruett, 2006).

Ties nombroj malpliiĝas en kelkaj partoj de sia jam limigita teritorio kiel rezulto de habitatodegradado. Sciencistoj kredas ke industria poluado estas unu el la ĉefaj kialoj de la malpliiĝo de la ruĝa piceo, grava elemento de la habitato de la Biknela turdo en Usono. Ankaŭ aertransportitaj pezmetaloj povas damaĝi altajn arbarojn de nordorienta Usono. Krome baze sur supozebla venonta pliigo de karbodioksido, sciencistoj antaŭvidas drastan malpliigon de la arbaroj de balzama abio en orienta Usono. Se averaĝaj tutmondaj temperaturoj daŭre plialtiĝas kaj arbaroj ŝanĝas kiel oni antaŭdiris, la habitato de la Biknela turdo ŝajne estos afektita tiom ke draste minacos la survivon de la specio.

Aliaj eventualaj minacoj kontraŭ la habitato de la Biknela turdo estas la terendisvolvigo de distraj skiejoj kaj someraj sportareoj, pliiĝanta nombro de Radioturoj sur montopintoj, ciklaj eksplodoj de picea tineo kaj komercaj forstumaj operacioj. Industriaj praktikoj de forstumado, kvankam eble damaĝaj, povas esti modifitaj por helpi la konservajn klopodojn por protekti la Biknelan turdon. Ju pli da studoj necesas, des pli la ŝajna akceptado fare de la birdo de iaj komercaj duarangaj arbaroj sugestas eblojn de pligrandigi la habitatojn de la Biknela turdo future.

Estas ankaŭ konsiderinda zorgado pro degradado de la vintraj habitatoj de la Biknela turdo. La praarbaroj de la Dominika Respubliko estas sub akra premo el naturaj katastrofoj kiaj uraganoj,krom ŝanĝoj el la agrikultura aktivado, ĉefe je malaltaj altitudoj. La arbaraj zonoj de Haitio estis preskaŭ komplete eliminitaj, kaj en Kubo, plej parto de la konata taŭga habitato ekzistas nur en protektataj parkareoj.[2]

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-05-26. Alirita 2009-09-01.
  2. 2,0 2,1 2,2 http://www.hww.ca/hww2.asp?cid=7&id=28 Arkivigite je 2011-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
  • Winker, Kevin & Pruett, Christin L. (2006): Seasonal migration, speciation, and morphological convergence in the avian genus Catharus (Turdidae). Auk 123(4): 1052-1068. [Artikolo en angla kun hispana resumo] DOI: 10.1642/0004-8038(2006)123[1052:SMSAMC]2.0.CO;2 PDF plena teksto Arkivigite je 2008-10-28 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti

Bibliografio redakti