Bilda distingokapablo de objektivo

Bilda distingokapablo de objektivo estas kapablo de objektivo aparte fari en bildo proksimajn unu al la alia punktojn aŭ liniojn.

Bilda distingokapablo estas mezurata kiel kvanto da distingeblaj linioj en unuo de longo (ofte 1mm) en bildo. Ĉi tie ĉi tiu atributo diferencas de simpla (ne bilda) optika distingokapablo ĉar simpla optika distingokapablo estas mezurata kiel distanco sur objekto, sed ne en bildo.

Kutime distingokapablo estas malpli bona ĉe randoj de la bildo pro aberacioj, kiuj ĉe la randoj estas pli grandaj ol en la centro.

Distingokapablo dependas de relativa truo de objektivo - ju malpligranda estas la truo des malpli grandaj estas geometriaj aberacioj. Sed male ju malpligranda estas la truo des malpli granda estas difrakto. Do estas certa relativa truo (kutime 1/8 ... 1/11) kun kiu la objektivo havas la plej grandan distingokapablon.

Por mezuri distingokapablon oni uzas specialajn testajn bildojn kun streketoj je diversaj distancoj unu de la alia. Oni fokusas la objektivon sur la testa bildo. Kaj por ne dependi de kvalito de fota bendo aŭ matrico oni rigardas bildon de objektivo per speciala aparato, kiu mem havas multe pli bonan distingokapablon ol la bendo aŭ la matrico.

Vidu ankaŭ redakti