Bildarta kapablo de artefarita intelekto

Bildarton kapablas krei diversaj programoj de artefarita intelekto. En 2023 temas ĉefe pri laŭtekstaj bildokreaj modeloj. Oni distingu tian arton de cifereca arto;[1] ambaŭ uzas ciferecan teknologion, sed temas pri artefarita intelekto nur se la bildon kreas generaj algoritmoj kaj profundlernaj teknikoj aŭtonome, sen rekta interveno de homa artisto.[1][2]

Bildo kreita de DALL-E 2 laŭ anglalingva teksta priskribo signifanta "Arto de 1960-aj de bovino forrabata de NIFO en mez-okcidento"

Specoj kaj metodoj redakti

 
Bildo kreita de Stable Diffusion

Multaj mekanismoj por krei bildojn per artefarita intelekto estas evoluigitaj, interalie procedoj kiuj uzas matematikajn regulojn, algoritmoj kiuj imitas la efikon de pentriloj, kaj profundlernaj algoritmoj, ekzemple generaj kontraŭkonkuraj retoj (GKR-oj) kaj transformiloj.

Unu el la plej frue aperintaj artefaritaj artaj sistemoj estas AARON, evoluigita de Harold Cohen ekde la fino de la jardeko de 1960 ĉe la Universitato de Kalifornio en San-Diego.[3] AARON estas la plej rimarkinda ekzemplo de bildokrea artefarita intelekto en la erao de malnovastila artefarita intelekto, ĉar ĝi uzas simbolan laŭregulan metodon por generi teknikajn bildojn.[4] Cohen evoluigis AARON kun la celo kodigi la agon de desegnado. AARON en sia primitiva versio kreadis simplajn nigrablankajn desegnaĵojn. Cohen pentris la bildojn por fini ilin. Dum la jaroj li ankaŭ evoluigis pentran kapablon de AARON mem. AARON do pentradis per specialaj pentriloj kaj farboj memelektitaj sen intermikso de Cohen.[5]

Laŭ Martin Rue, artefarita intelekto povas imiti homajn artistojn pli konvinke en kreado de bildoj ol en literaturo, ĉar la kapablo plej malfacile akirebla por artefarita sistemo, t.e. doni unuigantan koheron al kompleksa verko, ne havas gravan rolon ĉe abstrakta arto.[6]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (2021-08-02) ““Who inspires who?” Aesthetics in front of AI art”, Philosophical Inquiries 9 (2), p. 195–220. doi:10.4454/philinq.v9i2.367. 
  2. (2022) “Blockchain and AI in Art: A Quick Look into Contemporary Art Industries”, Blockchain and Applications (en), p. 272–280. doi:10.1007/978-3-030-86162-9_27. 
  3. McCorduck, Pamela. (1991) AARONS's Code: Meta-Art. Artificial Intelligence, and the Work of Harold Cohen (angle). New York: W. H. Freeman and Company, p. 210. ISBN 0-7167-2173-2.
  4. (2019-10-23) “Technical Images and Visual Art in the Era of Artificial Intelligence: From GOFAI to GANs”, Proceedings of the 9th International Conference on Digital and Interactive Arts (en), p. 1–8. doi:10.1145/3359852.3359865. 
  5. Fine art print - crypto art (en-US). Alirita 2022-05-07.
  6. "Iusence, jes, ĝi spertas pri verkado en Esperanto". 2023. Esperanto 1379(5). 102-103.

Literaturo redakti

  • Boronczyk, Timothy. 2023. "La ekesto de artefaritaj artistoj." Usona Esperantisto 2023:1. [1]

Vidu ankaŭ redakti

Sora (artefarita intelekto)

Artefarita intelekto