Bill & Ted's Bogus Journey

Bill & Ted's Bogus Journey estas usona komedio pri scienca fikcio, reĝisorita de Peter Hewitt kaj ĉefaktorita de Keanu Reeves, Alex Winter kaj George Carlin. Ĝi estas la dua filmo en la filmoserio Bill & Ted, kaj daŭrigo de Bill & Ted's Excellent Adventure (1989). La filmo estas parte parodio de klasika filmo La sepa sigelo de Ingmar Bergman.

Bill & Ted's Bogus Journey
filmo
Originala titolo Bill & Ted's Bogus Journey
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 19 jul. 1991
Ĝenro sciencfikcia filmo, fantasta filmo, komika sciencfikcio, amikopara filmo, adoleskanteca filmo, parodifilmo, time-travel film, ghost film
Kameraado Oliver Wood
Reĝisoro(j) Peter Hewitt
Produktisto(j) Scott Kroopf
Scenaro Ed Solomon • Chris Matheson
Filmita en Tillman Water Reclamation Plant • The Japanese Garden
Loko de rakonto San Dimas • Bill & Ted University
Muziko de David Newman
Rolantoj Keanu Reeves • Alex Winter • William Sadler • Joss Ackland • George Carlin • Chelcie Ross • Taj Mahal (muzikisto) • Pam Grier • Amy Stoch • Jim Martin • Arturo Gil • Sarah Trigger • Annette Azcuy • Hal Landon Jr. • Ed Gale
Produktinta firmao Embassy Pictures 
Interscope Communications
IMDb
vdr

Intrigo redakti

La muziko de la bando de Bill kaj Ted, Wyld Stallyns, kreis utopian estontan socion. Chuck De Nomolos, kiu malamas tiun socion, ŝtelas unu el la tempvojaĝaj telefonbudoj (parodio de Doctor Who) kaj sendas du robotojn modeligitajn de Bill kaj Ted al la fino de la 20-a jarcento por eviti ke Bill kaj Ted gajnu la Batalon de la Bandoj de San Dimas.

Malbonaj robotoj Bill kaj Ted alvenas kaj mortigas la verajn Bill kaj Ted, ĵetante ilin ambaŭ super flanko de klifo ĉe Vasquez Rocks (referenco al Star Trek). La robotoj laboras por ruinigi la famon de la duopo.

En transtombo, animoj de Bill kaj Ted renkontas la Morton kiu defias ilin en ludo por iliaj animoj. La spirito donas al ili la eblon elekti la ludojn. Bill kaj Ted, por la konsterno de la Morto, elektas modernajn ludojn kiel Battleship, Cluedo kaj Twister. Ili facile venkis Morton, kiu akceptas malvenkon kaj malvolonte iĝas ilia servisto. Kun helpo de Morto kaj de eksterterana duopo ili venkas la malamikon De Nomolos.