Bertram Evelyn (Bill) Smythies (naskiĝis la 11-an de julio 1912 (Nainital, Barato), mortis la 27-an de junio 1999 (Redhill, Anglio)) estis brita forstisto kaj ornitologo.

Bill Smythies
Persona informo
Naskiĝo 11-an de julio 1912 (1912-07-11)
Morto 27-an de junio 1999 (1999-06-27) (86-jaraĝa)
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato
Alma mater Balliol College
Okupo
Okupo ornitologo • botanikisto
vdr

Smythies naskiĝis en Barato, de E. A. Smythies, arbaristo de Utar-Pradeŝo kaj, en la 1940-aj jaroj, Ĉef-Konservisto de Arbaroj de Nepalo, kaj de lia edzino, Olive, konata aŭtoro de The Tiger Lady. Post lernejo en Britio, Bill lernis botanikon kaj arbaristikon ĉe la Balliol College, en Oksfordo.

La avo de Bill estis veninta en Baraton en 1873 por aliĝi al la Barata Forstoservo kaj servis tie ĝis 1902 ĉe Dehra Dun. Lia patro havis gradojn en arbaristiko kaj geologio el Oksfordo kaj servis en la Barata Forstoservo el 1908 al 1940. Li estis bazita en Nainital, kie Bill naskiĝis en 1912. Li verkis: ... "startis montetogrimpi jam sesmonata, kampadi en tendoj en a montetoj de Kumaon... venis al rigardo de Nanda Devi kaj Trisul - kiu povus eviti enamiĝi al montoj kaj al natura historio?"

La patro de Smythies dungiĝis kiel Forsta Konsilisto ĉe la Maharaĝo de Nepalo kaj moviĝis al Katmanduo post 1940 kaj restis tie ĝis 1947. Dum tiu tempo Bill vizitis sian patron en Nepalo kaj havis aliron al lokoj kiuj estis normale foratinge el fremduloj. Bill Smythies aliĝis al la Birma Forstoservo en 1934 kaj dum tiu tempo li esploris la botanikon kaj ornitologion de tiuj Birmaj regionoj kompanate de sia Kaĉina gvidisto kaj amiko Sumdu Mai. Li flue parolis lingvojn kiaj la Birma, Jingpoa, Malaja kaj Ibana. Li estis granda sekvanto de la Brita botanikisto kaj esploristo Kingdon-Ward.

Januare de 1949 li estis dungita de la Kolonia Forstoservo en Saravako kie li pasis 15 jarojn. Je aĝo de 52, la tagon kiam li forlasis Saravakon, li ekziĝis al Florence "Jill" Mary kiu estis talenta botanika artistino. La venontajn dekkvin jarojn ii pasis en hispanaj Sierras, la montoj de Britio, la Alpoj kaj la Pireneoj antaŭ moviĝi al Anglio. Jill mortiĝis en 1994. En 1986, honore al sia edzino, li organizis ĉiujaran premion Jill Smythies pere de la Linnean Society of London.

Kelkaj ĉefaj libroj liaj estas la jenaj:

  • The Birds of Burma (la birdoj de Birmo, unuafoje publikita en 1940)
  • Birds of Borneo (birdoj de Borneo)
  • Common Sarawak Trees )komunsaj arboj de Saravko)
  • Flowers of South-West Europe (kun Oleg Polunin kaj Jill Smythies)
  • Flowers of Greece (floroj de Grekio)

Referencoj redakti

  • Davison, G.W.H. (1999). B.E. Smythies. (In: Smythies, B.E.; & Davison, G.W.H. The Birds of Borneo. 4th edition. Natural History Publications (Borneo): Kota Kinabalu). ISBN 983-812-028-6
  • Wright, Belinda.(1999). Obituary: Bertram 'Bill' Smythies. OBC Bulletin 30 (Nov 1999): 7-8.

Eksteraj ligiloj redakti