Bill Tilden

usona tenisisto

Bill Tilden estas usona tenisisto. Li naskiĝis la  10-an de februaro 1893(nun 1893-02-10)en Filadelfio, Pensilvanio kaj mortis la la 5-an de junio 1953, do 60-jara, en Los-Anĝeleso, Kalifornio. Li konsideriĝas unu el la plej bonaj sportistoj en la historio de teniso, kaj en la unua duono de la 1920-aj jaroj dominis la internaciajn tenisajn turnirojn: Dum sep jaroj li gvidis la mondan rangliston pri teniso, do tiutempe estis la tutmonde plej bona tenisisto. Interalie li de 1920 ĝis 1925 seninterrompe kaj ankoraŭfoje en 1929 gajnis la Usonan Malferman Turniron, kaj en 1920, 1921 kaj 1930 venkis la prestiĝan britan turniron de Wimbledon.

Bill Tilden
Persona informo
Naskiĝo 10-an de februaro 1893 (1893-02-10)
en Germantown (Filadelfio)
Morto 5-an de junio 1953 (1953-06-05) (60-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortokialo korinfarktoapopleksio • koronaria trombozo
Tombo Ivy Hill Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Pensilvanio • Peirce College
Familio
Patro William Tatem Tilden
Patrino Selina Hey
Frat(in)o Herbert Marmaduke Tilden
Okupo
Okupo tenisisto • tenisa trejnisto
vdr

Eksteraj ligiloj redakti