Binjo Garrett

usona esperantistino
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Binjo Garrett estis usona esperantistino. Binjo (en la angla "Bernice") naskiĝis la 3-an de oktobro 1924 en la urbeto Battle Creek, Miĉigano, kaj mortis la 30-an de septembro 2001 en la usona urbo Westminster, Kalifornio. Ŝi mortis pri haŭt-kancero.

Binjo Garrett
Persona informo
Naskiĝo 2-an de oktobro 1924 (1924-10-02)
Morto 30-an de septembro 2001 (2001-09-30) (76-jaraĝa)
Mortokialo haŭta kancero
Lingvoj Esperantoangla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Binjo penis propagandi kaj disvastigi la lingvon Esperanton. Ŝi kreis esperanto-lingvajn klasojn en Los-Anĝeleso sub sia propra organizaĵo Interparolo. Ŝi ankaŭ helpis la malliberulon mortkondamnitan, Vilĉjo Waldon, kiam la kalifornia ŝtato lin malliberigis.

Binjo membris en la Centro de Spirita Disvolviĝo kiu estas "eklezio" aŭ "movado" de la "Scienco de la Menso", nomata laŭ libro kaj laŭ sekva magazino The Science of Mind, publikigita per la verkisto Ernest Holmes.