Biogaso
Biogaso estas miksaĵo el la ĉefaj komponentoj kiel metano, hidrogeno, karbona dioksido kaj hidrogena sulfido. Ĝi estiĝas ĉe senoksigena fermentado el organika materialo. Kiel uzmaterialo por la biogasprodukto konvenas:
- fermentebla, biomasoentenaj restmaterialoj kiel postpuriga ŝlimo, biorubo aŭ manĝaĵaj restaĵoj,
- agrikultura sterko (flusterko, stala sterko),
- energioplantoj.
Biogaso estiĝas nature en la marĉoj (marĉogaso) aŭ ĉe remaĉuloj.
Biogaso entenas malutilajn sulfurajn gasojn, kiujn oni devas eltiri antaŭ la forbruligo en centraloj.
Biogaso el energiplantoj redakti
Por komparo je unu hektaro:
Biogas-produktado redakti
Inter anaerobaj cirkonstancoj, la mikroorganismoj produktas el la organikaj materialoj ĉefe metanon kaj karbon-dioksidon, kiun oni eltenas el la sistemo, ebligante la daŭran procezon. (pli detale fermentado)
Eroj de biogaso redakti
La konsisteroj de biomaso estas ĝenerale jenaj:
Metano | 40-75 % |
Karbona dioksido | 25-55 % |
Akvovaporo | 0-10 % |
Nitrogeno | 0-5 % |
Oksigeno | 0-2 % |
Hidrogeno | 0-1 % |
Amonio | 0-1 % |
hidrogena sulfido | 0-1 % |
Fontoj en Esperanto redakti
AEST 1984: Prelego de Roland Schnell Biomaso: Kaj nutraĵo kaj brulaĵo. Ĉu Biogaso estas la solvo?