Bionade estas senalkohola trinkaĵo de la firmao Bionade GmbH el Ostheim vor der Rhön en Bavario, Germanio.

Diversaj aromoj de Bionade

Ekzistas la gustospecoj sabuko, liĉio, zingibro-oranĝo, cidonio kaj kiel "Bionade Aktiv" kun aldona kalcio kaj magnezio.

Farado redakti

La diversaj gusto-specoj de Bionade estas limonadoj, kiuj estas farataj el la fermentado de plejparte biologie kultivita malto. En patentita produktproceso bakteria speco, kiu estas ankaŭ en kambuĉo, transformas la sukeron ne en alkoholon kiel ĉe bierfarado, sed en glukonacidon. Simile kiel ĉe biero nur la krudmaterialoj malto kaj akvo estas uzataj. Post la stokado kaj filtado karbondioksido kaj naturaj frukt- kaj herbo-aromoj estas aldonataj. Glukonacido efikas ĉi-tie kiel konservaĵo.